====== La tagiĝo ====== ^Teksto|[[Antoni GRABOWSKI]]| ^Muziko|[[BARANSKI]]| ^Kantas|[[TANAKA Akiko]]| El la kasedo [[antaux_du_jaroj|Antaŭ du jaroj]]. Strofoj 3-5 ne estas kantataj en la kasedo. ===== Teksto ===== Agordu la brustojn, ho nia fratar', por nova pli vigla jam kanto! Ĝi sonu potence de montoj al mar', anoncu al ĉiu dormanto: > Tagiĝo, tagiĝo radias en rond', > la ombroj de nokto forkuras el mond'! > Tagiĝo, tagiĝo radias en rond', > la ombroj de nokto forkuras el mond'! Post longa migrado sur dorna la voj', minacis nin ondoj de l'maro; sed venkis ni ilin kaj velas kun ĝoj' al verda haven' de l'homaro. > Post longa batalo, maldolĉa turment', > la verda standardo jam flirtas en vent'. > Post longa batalo, maldolĉa turment', > la verda standardo jam flirtas en vent'. Se venus ankoraŭ ventegoj, batal', ni estas jam bone harditaj; esperon ne venkos la fajro, nek ŝtal', nek ies perfidoj subitaj. > Nenio en mondo elŝiros ĝin for, > ĝi havas radikojn profunde en kor'. > Nenio en mondo elŝiros ĝin for, > ĝi havas radikojn profunde en kor'. Ni velas antaŭen kun kredo, fervor', benante la Majstron por verko, kaj lian anaron, de plej frua hor' fidelan al li, ĝis la ĉerko. > La mond' aliiĝos, la temp' pasos for, > sed vivos eterne pri ili memor'. > La mond' aliiĝos, la temp' pasos for, > sed vivos eterne pri ili memor'. La lingvo benata montriĝis al ni mirinda donaco ĉiela: per amo al hejmo, patrujo, naci', ni flamas en koro fidela. > Kaj same fidelaj al hejma altar', > ni sentas nin filoj de l'tuta homar'. > Kaj same fidelaj al hejma altar', > ni sentas nin filoj de l'tuta homar'. En ĉiu mondparto, en ĉiu ter-zon', en koroj de centoj da miloj, jam vibras por nia saluto reson', do kantas de l'tero ni filoj: > Tagiĝo, tagiĝo radias en rond', > la ombroj de nokto forkuras el mond'! > Tagiĝo, tagiĝo radias en rond', > la ombroj de nokto forkuras el mond'! ===== Poŝtelefone ===== ===== Tonsilabe ===== ===== Eksteraj ligoj ===== {{tag>kanto litero_T}}