====== La Plej Amata ====== ^Teksto\\ Muziko|Oleg MITJAEV| ^E-Teksto|I. SIMBIRJOVA| ===== Teksto ===== ''[[Am]] [[Dm6]] [[E7]] [[Am]]'' ''Estis vi sur granda ter' plej amata mia hom','' ''[[Am]] [[Dm]] [[G]] [[C]]'' ''Mian koron venis vi kvazaux la auxror'.'' ''[[A7]] [[Dm]] [[G]] [[C]]'' ''Sur la vitroj pentris mi sonojn de la kara nom','' ''[[Dm6]] [[Am]] [[Dm6]] [[E7]]'' ''Cxerpis farbojn el esper' kaj folia or'.'' ''[[Am]] [[Dm]] [[E7]] [[Am]]'' ''Arboj senkoloris pro malvarma suno,'' '' [[Dm]] [[G]] [[C]] [[E7]]'' ''Speguligxis en fenestra blu'.'' '' [[Am]] [[Dm]] [[E7]] [[Am]]'' ''Farbis sakramente mondon la auxtuno,'' '' [[Dm]] [[Dm6]] [[E7]]'' ''Ne promesis la miraklon plu.'' Laux la splitoj de la tag' mi vagadis en mallum', Songxe pauxzis granda urb' sub foliofal', Songxe dormis la korvar' en karesa ventbrakum' Kaj lumetis via trajt' tra la stela bal'. Regis sur kovril' senbrue la folioj, Sxvebis je proksima uragan'. Legis ilin mi al vi leterojn kiel Laux konturoj de l'folia man'. Mavas cxiu histori' la momenton de l'finigx', Al la nova fantazi' min forportas viv'. Multajn kantojn auxdas mi, sed en harmonia ricx' Ne ekzistas kant' por mi bela pli ol vi. Arboj senkoloris pro malvarma suno, Speguligxis en fenestra blu'. Farbis sakramente mondon la auxtuno, Ne promesis la miraklon plu. {{tag>litero_p kanto akordoj rusa barda}}