====== La pensoj liberas ====== ^E-teksto|Cezar((aŭtora permeso por publikado ricevita))| Germana popolkanto "Die Gedanken sind frei" Vortoj de "fluganta folio" (1780) Esperantigo farita surbaze de traduko de B.Klatil ===== Teksto ===== La pensoj de la hom' liberas kaj restas, laux nokta fantom' kasxite ja estas. Gxin hom' nek divenas nek cxenoj katenas. Do restas laux senc', ke liberas la pens'! Mi pensas kun plezur', kverelojn evitas. Sekrete mi nur pri cxio meditas. Dezirojn- vi sciu, malhelpas neniu, gxi restas laux senc', ke liberas la pens'! Se iu jxetos min karceren cxepane, mi simple diras lin: "Vi agas ja vane. La pensoj trapasos kaj murojn frakasos per forta potenc', cxar liberas la pens'.” Kaj tial cxe la fin' mi zorgojn forsxovu, ke vivgojxo min do dauxre plu movu. Mi povas sentime beati anime laux sento kaj mens', cxar liberas la pens'’! ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.cezarpoezio.de/101.html - retejo de Cezar * http://www.poetojporlapaco.com/2006/08/23/58/ * La kanto [[http://www.prato.linux.it/~lmasetti/antiwarsongs/canzone.php?id=810&lang=it|diverslingve]] {{tag>kanto litero_p popola germana}}