====== La Parko ======
//Kantas [[Kajto]], teksto kaj muziko de Nanne KALMA.//
===== Teksto =====
Euxropo, mi demandas min
Kiel vi aspektis antaux centmil jaroj
Mi imagas grandegan parkon
Kun ebenajxoj kaj montaroj
Kun marcxoj, stepoj, lagoj, riveroj, pluraj maroj
Kun bonodoraj vegetajxoj kaj vastaj praarbaroj
Gastema vi bonvenigis multajn
Reprezentantojn de diversaj bestspecioj
Vin logxatigis estajxoj el cxiuj kategorioj
Kaj kolosaj dinosauxroj kaj etaj bakterioj kaj
Krustacoj, birdoj, fisxoj kaj insektoj kaj reptilioj
Kaj kompreneble la mamulo, la mamulo
La mamuto, la mamuto
La mamuto, la vovino, la lutro, la kaprino
La porko, la ermeno, la foko, la azeno
La sciuro, la kato, la furo, la rato
La apro, la putoro, la sxafo, la leporo
La urso, la mustelo, la lupo, la melo
La vulpo, la sxakalo, la hundo, la cxevalo
La mamulo, la mamulo
Sin manifesti subte supermamulo
Kiu sin prezentis kiel superulo
La sola estajxo kapablanta ekbruligi fajron
Euxropo, cxu vi estas kontenta
Pri via logxantar'
Europo, kion vi opinias
Pri de la parko la prizorgad'
{{tag>litero_p kanto}}