====== La Kri ====== Dua nomo por la kanto: "La Kri". E-teksto de [[F.D. Murphy]], laux la muziko de "My Bonnie is over the ocean" Estas klasikajxo, kiun cxiu kvazaux devas nepre koni, same kiel [[Vivu la stel']]. La duan varianton oni kantas almenaux en Rusio. Estas historio kun linio "En densa Afrika gxangalo sovagxaj nigruloj sen Di'": gxi estis refarita, cxar rilate al nigruloj sonis ne juste. ===== Teksto ===== '' [[G]]'' ''Sur montoj kaj step' indianoj'' '' [[D]]'' ''cxasadas kun rugxfamili'.'' '' [[G]]'' ''Kaj se vi postulas parolon,'' '' [[C]] [[D]] [[G]]'' ''kanjono respondas per kri':'' //Refreno:// >''[[G]] [[C]] [[D]] [[G]]'' >''Esperanto estas la lingvo por ni, por ni,'' >''[[G]] [[C]] [[D]] [[G]]'' >''Esperanto estas la lingvo por ni.'' En densa Afrika gxangalo sovagxaj nigruloj sen Di' jam solvis la lingvan problemon, per tam-tam' disigxas la kri': >//Refreno// Cxe norda poluso eskimoj Logxadas en negxo glaci` Kaj kiam parolo necesas Trans blanka dezert` sonas kri` >//Refreno// Sur tuta cxi vasta terglobo, en urboj de cxiu naci' trovigxas la samideanoj, sonigxas la tutsama kri': >//Refreno// Indianoj, eskimoj, nigruloj, urbanoj, kaj buboj, kaj ni jam uzas la Zamenhof-lingvon, do vivu, prosperu la kri': >//Refreno// === Teksto 2 === Sur montoj kaj step' indianoj Cxasadas kun rugxfamili' Kaj se vi postulas parolon, Kanjone ehxigxas la kri' //Refreno:// >Esperanto estas la lingvo por ni, por vi. >Esperanto estas la lingvo por ni. En densa afrika gxangalo Nigrulo; sen teknologi' Jam solvis la lingvan problemon Tamtame resonas la kri' >//Refreno// Cxe norda poluso eskimoj Vivadas en negx' kaj glaci' Se ili bezonas parolon Auxdigas tutsame la kri'. >//Refreno// Sur tuta la vasta terglobo En urboj de cxiu naci' Trovigxas samideanaro Kaj sonas de buboj la kri'. >//Refreno// ===== Eksteraj ligoj ===== * [http://www.tejo.org/rejm/melodioj.php#kri la melodio por posxtelefono] {{tag>litero_k kanto akordoj}}