====== La destin' ====== ^Teksto\\ Muziko|[[Vladimir SOROKA]]| ===== Teksto ===== Kompatu, dioj, prenu gxin! Homa sin' Enhavas sentojn nure kvin. Ne, gxis la fin' Cxiu rutin' fremdas min. Dum nigra splen', Aux sxtorma vent' – male, Amikoj cent' Ne lasos min vani. Firma uni' De proksimaj al ni. Ne timas mi, Min timigas neni'. Vide al Ter' alpremos mi koron – Mia amik', cxu pulsas gxi fore? Dorna voj' – De l'trompoj kaj mensogoj cxen'. Kaj malgxoj'... Sed mi ja tion volis mem. Por frata rond' – Mia kant', mia fort'. Kaj en la kant' – Mia logo kaj sort'. Ho, mia gxoj' kaj la malgxoj' kanta. Dum vivovoj' mem venkos mi vanton. {{tag>kanto litero_d barda esperanto}}