====== Kuregas la temp' ====== ^Teksto|István S. NAGY| ^Muziko|Levente SZÖRÉNYI| Hungara popkanto, tradukita kaj prezentita okaze de la 1-a Esperanta Popkanto-Festivalo en 1967 en Budapesxto. Origina titolo: "Rohan az idő". Origina kantisto: Zsuzsa KONCZ. ===== Teksto ===== Kuregas la temp', pasas la somer'. Tenas la auxtun', forpasas la gxoj-sezon kaj jam regas malgxoj', kaj malesper' vana sopirad'. Kuregas la temp', pasas la auxtun', jaroj flugas for, vanas cxiu pen' por bremsi gxin, cxar per flugil' - kun ventrapid' de la temp' - kuras cxio plu. Venu do, rapide ho, ja vin cxiam, lulos la am' de mia flama kor' tremanta de plor'. Venu do, cxar post certa temp' restos nur pent' kaj nia sent' sub cindro dormos plu en malesper'. Kuregas la temp' pasas la auxtun', jaroj flugas for, vanas cxiu pen' por bremsi gxin, cxar per flugil' - kun ventrapid' de la temp' - kuras cxio plu, kuras cxio plu. {{tag>kanto litero_k hungara}}