====== Konko ====== //Kantas [[Kajto]]// //Auxtoras L. DEIJ kaj Nanne KALMA// ===== Teksto ===== Konk' surbordis Kalkon mordis Peklo de la maro Dentoj de miljaro Krusta selo Kerna belo Domo de praheliko Konko kun muziko Cxe-orele Drone-sxvele Oceano mugxas Ondoj sturmas, fugxas Kvazaux time Malproksime Inter maromontoj Gxemus rompigxontoj {{tag>litero_k kanto}}