====== Klementajn ====== //Usona popolkanto, traduko de H.W.Holmes, prilaborita de A.Vizgirdas.// ===== Teksto ===== En kanjono cxe la mino Esti povas kie ajn, Labormastro estis patro De l' filino Klementajn' //Refreno:// >Mia kara mia kara >Mia kara Klementajn' >Malaperis por cxiame >Bedauxrinde Klementajn' Elefante sxi gracias Pezas kvazaux longa trajn' Granda kesto - tauxga vesto Por pied' de Klementajn' >//Refreno// Anasidojn al rivero Kondukante laux versxajn' Falis glite kaj subite Subakvigxis Klementajn' >//Refreno// Savi endis amatinon. Riska tamen - tiu gajn'! Mi kuragxis, sed ne nagxis, Tiel dronis Klementajn'. >//Refreno// {{tag>litero_k kanto popola angla}}