====== Kia nokto ====== ^Kantas|[[La Porkoj]]| ===== Teksto ===== Dancu, dancu karulino, kaj forgesu cxian zorgon. Revoj buntaj en la lito kvazaux estus rito svarmas. Cxiufoje sopirataj, kaviaro kaj cxampano. //Refreno:// >Kia nokto! >Ho ve, cxu vi amas min? Malfermante la fridujon, li malkovris gxin malplena. Li sin vestis, haste haste, kaj forflugis al bazaro. Tie trovis ne nur varojn, sed l' angxelan blondulinon. //Refreno// Ili dancis, mane male, en gxangaloj kaj hoteloj. Tango tango, rapo rapo, kor' al koro, tango rapo. Sunsubiro cxe la strando, kaviaro kaj cxampano. //Refreno// {{tag>kanto litero_k esperanto}}