====== Katjuŝa ====== ^Teksto|M. Isakovskij| ^Muziko|M. Blanter| ^E-teksto|Konstantin GUSEV| Tre konata (ankaux en ekster Rusio) rusa kanto. ===== Teksto ===== '' [[Em]] [[H7]]'' ''Pomajn florojn vento milde tusxas,'' '' [[Em]]'' ''la nebuloj flosas sur river'.'' '' [[Em]] [[C]] [[G]] [[E7]] [[Am6]] [[Em]] [[E7]]'' ''Sur la krutan bordon nun Katjusxa'' '' [[Am]] [[Em]] [[H7]] [[Em]]([[H7]])'' ''sola iras en la primaver'.'' Sola iras, kante prisopiras stepan aglon, kiu flugis for, kaj amaton, kiun sxi aspiras, kies vortojn tenas en la kor'. Ho, kanteto, kanto junulina, flugu altan vojon de la sun' kaj la karan en la for' landlima de Katjusxa korsalutu nun. Li revidu sxin de malproksime kaj reaudu kanton sxian tuj. Kiel amon gardas sxi anime, tiel zorgu li pri la patruj'. Pomajn florojn vento milde tusxas, la nebuloj flosas sur river'. Sur la krutan bordon nun Katjusxa sola iras en la primaver'. ===== Eksteraj ligoj ===== * http://miresperanto.narod.ru/tradukoj.htm {{tag>kanto litero_k popola rusa akordoj}}