====== kanto pri sejt ======
''Auxtoro [[Dina LUKJANEC]]''
''SEJT estas Sovetia E-Junulara Tendaro - simila al BET en Sovetunio.''
===== Teksto =====
Mi en cxiu somer'
Iras al la tendaro,
Amas mi kun tener'
La rondon karan.
Eterne min
Vokas Esperantujo, vokas Esperantujo,
Plej bonvena sur Ter', plej bonvena sur Ter'.
Simpla nur interes'
Faris min batalanto
Por neprega sukces'
De Esperanto.
Kaj gxojas mi,
Ke mi iras la vojon, ke mi iras la vojon,
Vojon de la progres', vojon de la progres'.
Konvinkigxis mi jam
Post la SEJT-partopreno:
Estas lingvo por am',
Por la kompreno.
Do, estu SEJT,
Estu cxiam tendaroj, estu cxiam tendaroj,
Vivu ni por cxiam', vivu ni por cxiam'.
{{tag>litero_k kanto}}