====== kanto pri rano kiu volis flugi ====== ''Auxtoras [[Ocxjo DADAEV]]'' ===== Teksto ===== En fontano logxis rano
Verda, juna kaj gxentila.
Kantis kvake, nagxis flake,
Sin imagis kun flugiloj.
Sed pro kio malkontentis
Tiu rano al destino?
Kio estis la kialo
Senti tiun diskriminon?
Volis tiu amfibio
En cxielo vasta glisi,
Super cxiuj bestoj flugi,
Kun cxiela ark' irizi.
Cxu almenaux periode
En rutina akva vivo
Povas tiu eta rano
Esti iom ekskluziva? {{tag>litero_k kanto}}