====== kanto pri felicxo ====== ''Teksto de L. Derbenjov, muziko de A. Zacepin''
''(kanto el la filmo "Ivan Vasiljevicx sxangxas la profesion")''
''Traduko el la rusa [[Pauxlo MOJXAJEV]]'' ===== Teksto ===== La felicx' al la pord'
Frapis senaverte.
Cxu al mi? Kia sort'! -
Kredas mi necerte.
Sen destin', sen fascin'
Mia viv' zigzagis...
Diru do en la fin',
Kie vi misvagis? ''Refreno:'' >Jen subite knaris la pord' - >Cxion mi komprenis sen vort'. >L' tutan vivon ja luktis mi >Por cxi renkontigxo kun vi. >Spertis mi pri perd' kaj dolor', >Sed akceptis cxion sen plor'> >Cxion, kion ni perdis for, >L' viv' al ni kompensos! Tamen se la felicx'
Veni ne rapidos,
L' homo sen disrevigx'
La futuron fidos.
Kun esper' al prosper'
Cxiam strebi gravas -
En la viv' ecx sufer'
Iun sencon havas! ''Refreno'' {{tag>litero_k kanto rusa}}