====== Kanto De Krokodilo Gecxjo ====== //Muziko de V.Sxainskij, teksto de A.Timofejevskij, traduko de N.Cvileneva// //Konata rusa infana kanto.// ===== Teksto ===== Tra flaketoj brilantaj Kuru preterpasantoj, Fluu akvo per forta river'! Sed neniu konjektas, Kial tia mi estas - Tiom gaja dum pluva veter'. //Refreno:// >Ludas mi la harmonikon, >Min neniu timas nun, >Ja en jaro naskigxtago >Estas unu nur! Eble venos sorcxisto En la helikoptero, Esperante parolos kun mi, Naskigxinton gratulos Kaj nenion postulos, Ion dolcxan donacos al mi. >//Refreno// {{tag>litero_k kanto rusa}}