====== Junaj Idealistoj ====== //Kantas [[Dolchamar]]// ===== Teksto ===== {{youtube>small:83TuQ_Zoapo}} Al kreanto evoluu Prirakontu vian revon Urbon propran vi konstruu Al logxantar' donu vivon Zorgu kiel pri florbed' Nutru per propagand' Kun fervoro kaj kred' Kreskas al plena land' Ni bezonas junajn idealistojn Kiuj donu fajreron al popoloj Resanigu per ole' Satigu per fisx' kaj pan' Igxas via grand-ide' Monden dusxanta fontan' Al kreanto evoluu Efektivigu vian revon Universon vi konstruu Al homar' donu celon Ni bezonas junajn idealistojn Kiuj donu fajreron al popoloj Idealistoj neniam maljunigxos {{tag>litero_j kanto esperanto filmo}}