====== Jen Via Mondo ====== //Guthrie - Pilger, traduko de la angla (This land is your land)// ===== Teksto ===== Kiam mi iris sur vojx sen celo, Jen supre brilis blua cxielo, Kaj orregalo estis grena valo: Jen vasta mond' por cxiuj ni. Vagante, sxpurojn mi sekvis lerta, Kaj min turmentis soif' dezerta, Dum mi sopiris, iu vocxo diris: Jen vasta mond' por cxiuj ni. Mi la okulojn sxirmis per mano, Kaj mi vidis ondojn de oceano, La suno dronis kaj vocxo sonis: Jen vasta mond' por cxiuj ni. Jen via mondo, jen nia mondo, Kun monta negxo kaj mara ondo, De la tropikoj gxis la polusoj. Jen vasta mond' por cxiuj ni. Jen vasta mond' por vi, Jen vasta mond' por mi, Jen vasta mondo por cxiuj ni. {{tag>litero_j kanto angla}}