====== Ja Ni Venkos ====== //Auxtoras [[Gianfranco MOLLE]]// ===== Teksto ===== //Refreno:// >Ja ni venkos, ja ni venkos, >cxenoj mil jam ekpretas por romp'; >ja ni venkos, ja ni venkos, >malricxecon pelos ni for. De la grundo patruja profunda nun levigxas popola la kri'; anoncigxas la nova erao kaj ekkantas la tuta Cxili'. Memorante la bravan soldaton kiu glore batalis gxis mort' ni unuaj la morton alfrontos, al patrujo nenia perfort'. >//Refreno// Kamparano, soldato, virino, de l' patrujo student', laborist', agu cxiu por nia nacio, ankaux vi oficist' kaj minist'. Kaj la gloron ni semos en tero komunisma ja estos la mond' Kune ni historion estigos de la estont', de la estont', de la estont'. >//Refreno// {{tag>litero_j kanto}}