====== I S ====== La teksto estis verkita de Mikke Englund kaj Bertilo Wennergren en trajno survoje al la IS 1983/84 en Niendorf kie la kanto estis unuafoje prezentita. (laux la melodio de "New York" de Art Garfunkel) ===== Teksto ===== IS... Germanien ni alvenas cxiujare post la festoj de kristnask´ IS... cxu ni povus gxin forgesi? gxi helpegas al la monda harmoni´ IS... ni glitkuras sur cxielo inter steloj kaj planedoj cxar estas kor´ la koro en la IS La kor´ en IS gxi batas por mi por rugxaj cxevaloj dum nia feri´ La kor´ en IS mufgantoj el tuta mond´ ties signifon divenu nun vi IS... oni vekas nin trumpete por ke ni ne dormu troe ne dormu tro ni amas vin en IS IS... Feri Floro cxiujn distras per kantajxoj pri la vivo jes pri la viroj la virtoj en la IS La kor´ en IS gxi batas por mi por rugxaj cxevaloj dum nia feri´ La kor´ en IS mufgantoj el tuta mond´ ties signifon divenu nun vi IS... oni vekas nin trumpete por ke ni ne dormu troe ne dormu tro ni amas nin en IS {{tag>litero_i kanto}}