====== Ho branĉo, ho branĉo bela ====== ^Teksto|popola| ^Muziko|popola| ^E-teksto|[[:wiki:user:tuvalkin|António MARTINS-Tuválkin]], 1996.05.29-06.03| ===== Teksto ===== //Refreno:// >Ho branĉo, ho branĉo bela, >ho bela branĉ’ olivarba >plej ĉarmas mia parulo >en ĉi rondo dancantara! En ĉi rondo dancantara plej ĉarma en tuta mondo, ho branĉo, ho frondo bela, ho belolivarba frondo! >//Refreno// Mi ŝatas aŭskulti kantojn lernitajn el tradici’ se min vi instrui pretas plej volonte lernos mi! >//Refreno// Envias mi ne la mastrojn de jungoj kaj bienmontoj, envias mi nur trinkantojn de l’akvo el ĉiuj fontoj! >//Refreno// ===== Eksteraj ligoj ===== * http://tuvalkin.web.pt/terravista/guincho/1421/kantpt2.htm#rama Originala kaj tradukita tekstoj paralele {{tag>kanto litero_h popola portugala}}