====== Grandula Urbeto Bruna ====== ^Teksto|[[Zeca Afonso]]| ^Muziko|[[Zeca Afonso]]| ^E-teksto|(indikota)| ^Kantas|[[Gianfranco Molle]]| La originalo, “//Grândola Vila Morena//” (alb. //Cantigas do maio//, 1971), estis unu la du kantoj uzataj kiel sekretaj signaloj en publika radio por alvoki kaj konfirmi la ekon de kontrauxdiktatura sxtatrenverso kaj sensanga revolucio en Portugalio la jaron 1974. La esperanta traduko estas apenaux kantata de portugalaj esperantistoj, malgraux la plua poulareco de la originalo en tiu lando: Ne pro ideologiaj kauxzoj sed memagnoskite pro du aux tri «neelteneblaj» mistradukoj (en gxenerale suficxe bona tradukajxo). ===== Teksto ===== Grandula, urbeto bruna Vera hejmo de frataro En vi regas vol’ komuna En vi estas solidaro En vi estas solidaro en vi regas vol’ komuna Vera hejmo de frataro Gradula, urbeto bruna En vi havas mi amikon Temas pri la proletaro Gradula, urbeto bruna Vera hejmo de frataro Grandula, urbeto bruna Inter via proletaro Plene regas vol’ komuna En la ombro nun de kverko Kiu agxas sen komparo Jxuras sekvi mi gxis cxerko Grandula, de vi legxaron Grandula, de vi legxaron Jxuras sekvi mi gxis cxerko En la ombro nun de kverko Kiu agxas sen komparo ===== Eksteraj ligoj ===== * http://natura.di.uminho.pt/~jj/musica/html/zecafonso-grandola.html Originala teksto {{tag>kanto litero_g popola politika portugala}}