====== Gaudeamus ====== ^E-teksto|[[L.L.Zamenhof]]| La latina titolo estas pli ofte **Gaudeamus igitur** ol nur **Gaudeamus** Studenta himno. ===== Teksto ===== '' [[D]] [[D]] [[A7]] [[D]]'' ''//Gxoju, gxoju ni, kolegoj, dum ni junaj estas!//'' (2-foje) '' [[A7]] [[D]] [[A7]] [[D]] [[A7]]'' ''Post plezura estanteco, post malgaja maljuneco'' '' [[G]] [[Fdi7]][[Hm]] [[G]] [[A7]][[D]]'' ''Sole tero restos, sole tero restos.'' //Vivo estas tre mallonga, kuras ne tenate.// (2-foje) Kaj subite morto venos, kaj rapide cxiun prenos, //Cxiun senkompate.// (2-foje) //Kie niaj antauxuloj en la mondo sidas?// (2-foje) Iru al la superuloj, sercxu ilin cxe subuloj, //Kiu ilin vidas?// (2-foje) //Vivu la Akademio, kaj kaj profesoroj!// (2-foje) Vivu longe, kaj en sano, cxiu akademiano, //Vivu sen doloroj.// (2-foje) //Vivu cxiuj la knabinoj belaj kaj hontemaj!// (2-foje) Vivu ankaux la virinoj, amikinoj kaj mastrinoj, //Bonaj laboremaj.// (2-foje) //Vivu, floru nia regno kaj regnestro nia// (2-foje) Kaj amikoj mecenataj, protektantoj estimataj //De l' akademio.// (2-foje) //Mortu, mortu, malgajeco, mortu la doloro!// (2-foje) Mortu cxiu intriganto, kaj malamon konservanto //Longe en la koro.// (2-foje) {{tag>litero_g kanto akordoj latina}}