====== Frua Mateno ====== //Muziko kaj vortoj de [[Jxomart kaj Natasxa|Jxormart Amzeev]]// ===== Teksto ===== Frua mateno, via rideto, staras sur tablo kafo. Kelkaj minutoj kaj mi estas preta en taga hxaoso trafi. Kelkaj minutoj kaj mi jam forgesos pri nokta mondo grandega. Min jam atendas novaj impresoj. Jam taga hxaoso regas. //Refreno:// >Min cxirkauxprenas ritmo labora. >Kuras tagoj laux rondo. >Sed via rideto en mia memoro >lumetas ankoraux longe. Inter aferoj urgxaj kaj gravaj, certe do mi ne sukcesos ecx telefoni al vi mia kara kaj diri du vortojn karesajn. Jen malantauxe estas aferoj, mi iras hejmen laux vojo. Kaj min atendas libera vespero, sed kial do mi malgxojas? >//Refreno// {{tag>litero_f kanto}}