====== El pueblo unido jamás será vencido ====== ^Teksto|[[wp>Sergio Ortega]]| ^E-teksto|[[Gianfranco MOLLE]]| ===== Teksto ===== El puxeblo unido Hxamas' sera' vensido Ekstaru, kantu vi pri la triumf' Elmarsxas jam la flag' de unuec' Kaj venos vi kaj marsxos apud mi Kajniaj kantoj kaj la flagoj estos nova flor' La lum' de rugxa helauxror' Heroldas pri alven' de nova viv' Popolo, marsxu antauxen al triumf' Sen dubo venos pli bono en estont' Por la akir' de vera la felicx' Kaj en brueg' mil vocxoj batalpretaj levas sin Per kanto pri la liberec' Kaj venkas jam patrujo pro decid' Popolo, gxi nune sin levas batale Per vocxo giganta "antauxen!" krianta El puxeblo unido Hxamas' sera' vensido Patrujo strebas al popol-kunec' De nord' al sud' mobilizigxas gxi Ekde minejoj sunaj de la sal' Gxis arbaj aroj en la sudo, kune al Batalo kaj libor' por l' evolu' Proksimas nun por gxi estonta glor' Ekstaru, kantu vi pri la triumf' Miloble homoj petas pri la ver' De sxtalo jen hardita batalrot' Kun ili nin alvenas la justeco kaj la bon' Virin' kun fajro kaj insist' Apudas sxi cxe brava laborist' Popolo, gxi nune sin levas batale Per vocxo giganta "antauxen!" krianta El puxeblo unido Hxamas' sera' vensido ===== Eksteraj ligoj ===== * [[wp>El pueblo unido jamás será vencido]] {{tag>litero_e kanto hispana politika}}