====== Ekkiam Regos Am Sur Ter ====== //Paca kanzono de Raymond Léveque (Quand les hommes vivront d'amour), traduko de Jxak Le Puil// ===== Teksto ===== Ekkiam regos am' sur ter' Alvenos tagoj sen malsato; Ne plu premegos la mizer'. Sed ni jam estos mortaj, frato! Kaj kiam regos am' sur ter' Trubadorigxos la soldato; For la milit' for la karcer'. Sed ni jam estos mortaj, frato! En la longega vivocxen' En kiu pelas nin la sort', Al cxiuj viv', al cxiuj mort', Nin trafis nur sufero kaj cxagren'. Sed kiam regos am' sur ter' Cxu restos iom da kompato En tiuj tagoj sen mizer' Por ni, de longe mortaj, frato? Ni, kiuj en temp' de sufer' Kaj de milit' kaj de malsxato Sercxadis pacon sur la ter' Sed kiun ili gxuos, frato. En la grandega vivolud' Finigxos bele la parti'; Sed la perdantoj estu ni. Jen tie cxi plej sagxa la konklud'. Sed kiam regos am' sur ter' Cxu restos iom da kompato En tiuj tagoj sen mizer' Por ni, de longe mortaj, frato? {{tag>litero_e kanto}}