====== Dormu Milde ====== ^Teksto|[[Marcelo REDOULEZ]]| ^Muziko|[[Nanne KALMA]]| ^Kantas|[[Kajto]]| ===== Teksto ===== {{youtube>small:uwXMTfHTfiI}} Suno mosxta post minuto, Diafana gemrubeno, Riverencos kun saluto Al la nokta suvereno. Luno brila el sateno Jam argxenta en cxielo. Cxio mutas en sereno. Dormu milde, brilas stelo. Infanetoj dum balbuto Time ploras sen cxagreno. Trankviligas ilin fluto Kaj fabelo pri delfeno. Kaj malantaux la kurteno Kvankam regas la malhelo, Ili kusxas sur kuseno. Dormu milde, brilas stelo. Nek diskuto, nek disputo, Foren pluas la promeno En kupeo aux kajuto Trans la montoj gxis haveno. Morgaux floros la mateno, Belos kiel akvarelo, Sed silente nun sen gxeno Dormu milde, brilas stelo. {{tag>litero_d kanto esperanto lulkanto filmo}}