====== Domkonstruo ====== //Kanto sxatata de infanoj, cxar kantante oni mangestas por montri la konstruadon, la pluvegon kaj la diluvon, kaj la sorton de la domo.// ===== Teksto ===== //Sagxulo konstruis domon sur la rok',// (3-foje) poste venis granda pluv'. //Pluvegis, kaj akvo levis sin,// (3-foje) sed la domo staris plu! //Sur sablo konstruis domon frenezul',// (3-foje) poste venis granda pluv'. //Pluvegis, kaj akvo levis sin,// (3-foje) kaj la domon portis for! {{tag>litero_d kanto}}