====== Danco de gajaj anasetoj ====== ^Teksto|Renata MUHXA| ^Muziko|?| ^E-teksto|[[Lusi RIMON]]| Traduko de infana kanto "Танец утят". ===== Teksto ===== Dancu cxiu anaset', Forte frapu per pied', Forte frapu per pied', - kva - kva, tret - tret! Vigle skuu la vostet', Kaj ekpasxu en retret', Kaj ekpasxu en retret', - kva - kva, tret - tret! //Refreno:// >Cxi momente lasas zorgi ni pri lac', >Nun la anasetoj ni estas gxojaj >en ronda danc'! Estas bona la veter', Faru kolon de l'anser', Faru kolon de l'anser', - jen tia er'! Ankaux plumpa Rinocer', En cxi tiu manier' Dancas kune en sincer' - kva - kva, senper'! >//Refreno// Dancu gaje anaset', Svingu voston por ripet', Svingu voston por ripet', - kva - kva, tret - tret! Ecx kaduka Koboldet', Saltas kvazaux en balet', Movas sin sen longa pet', - kva - kva, tret - tret! >//Refreno// Dancas nuboj kaj river', Dancas suno en super', Dancas suno en super', - kva - kva, en ver'! Ankaux peza Rinocer', La plej dika ekzempler', Iras danci kun fier', - kva - kva, en ver'! >//Refreno// Brave pasxu anaset', Movu kolon en koket', Movu kolon en koket', - pasxet' - retret'! Vi ripetu en liber', Kion faras la partner'. Tuj imitu manier' - post la aper'! >//Refreno// Estas bona sen objxet' Danco de la anaset', Nun ni konas la sekret' - de la impet'! Konatulo Rinocer', En la gxoja atmosfer' Lernas danci kun prosper' - jen la afer'! ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.jerusalem-korczak-home.com/bib/muha/muha.html#1 {{tag>kanto litero_d rusa infana}}