====== Cxipa Bilet ====== //Teksto kaj muziko de A. Ivasxcxenko kaj G. Vasiljev// //Traduko el la rusa [[Pauxlo MOJXAJEV]]// ===== Teksto ===== Ne, ni ne ploras, vanas ploroj - Dolcxas ja l' viva vermut'. Cxiuj sukcesoj kaj doloroj Estas nur partoj de l' tut'. >Cxipa bilet', >Mez-klasa vagon', >Kroma kupon' >Por nemangxebla kotlet'... >>Vivo en hast', en agoni', >>Dum la vivo bolis sen ni. Tra babilado kaj tra rido Vagis ni blinde sen gvid'. Kasxis teneron per timido, Sed ne kasxeblis l' timid'. >Kaj cxiu mov' >Ne estis nur lud'> >Cxiu alud' >Nin gvidis rekte al nov'! >>Randoj de l' lip', brova lini', >>Dum la vivo bolis sen ni. Ecx se ni ploras, do nur gxoje - Pro tre facila konstat': Se l' viv' irintus alivoje Nin ne kolektus la fat'. >Cxipa bilet', >Mez-klasa vagon', >Kroma kupon' >Por nemangxebla kotlet'... >>Kredis ni je misopini', >>Dum la vivo bolis sen ni. {{tag>litero_cx kanto rusa}}