====== Botani Bej ====== //Auxstralia popolkanto. Estas kanto de malvolantaj enmigrantoj...// ===== Teksto ===== Adiaux, Anglujo, por cxiam, adiaux, amikoj, al vi, adiaux, la fama jugxejo, kie ofte klient' estis mi. //Refreno:// >Kantu tu-ral, laj-u-ral, laj-editi, >kantu tu-ral, laj-u-ral, laj-ej, >Kantu tu-ral, laj-u-ral, laj-editi, >jen ni iras al Botani Bej. Dum jaroj dek kvar mi limigxos en fora karcerkoloni', cxar viron en strat' mi renkontis kaj horlogxon mi sxtelis de li. >//Refreno// Nu junaj gedukoj, atentu, auxskultu tre zorge al mi, nur viajn proprajxojn vi tusxu, alie vi logxos cxe mi! >//Refreno// {{tag>litero_b kanto popola angla}}