====== Blovas La Vent' ====== ^...|Dylan - Pilger| ^E-teksto|...| Traduko de la angla (Blowin' in the wind). ===== Teksto ===== Kiom da vojoj lauxiru la hom' Gxis estos li hom' laux merit'? Jes ja! Kiom da maroj lauxsxvebu kolomb', Gxis gxi dormos sur strando kun fid'? Jes ja! Kiom da fojoj plu pafos kanon', Gxis cxesos por cxiam milit'? Kiom cxielon rigardu la hom', Gxis vidos li pli ol la ter'? Jes ja! Kiom oreloj plu tauxgas al li, Gxis auxdigxas plorad' de mizer'? Jes ja! Kiom da mortoj konvinkos lin, Ke tro multajn mortigis sufer'? Kiom da jaroj ekzistu montar', Gxis lavigxos al maro gxi? Jes ja! Kiom da jaroj ekzistu homgrup', Gxis rompigxos malam-tradici'? Jes ja! Kiom, turnante la kapon, povas hom' Pretendi, ke ne vidas li? Respondon, amik', al ni blovas la vent'. Respondon al ni blovas la vent'. {{tag>litero_b kanto angla}}