====== Auxtuno ====== Litova popolkanto, traduko de [[Vytautas SxILAS]] ===== Teksto ===== '' [[C]] [[F]] [[G7]] [[C]]'' ''Trans fenestro mia pluvaj gutoj ploras,'' '' [[C]] [[F]] [[G7]] [[C]]'' ''pasxtisteto fluton ludas dum vesper'.'' ''[[F]] [[G7]]'' ''//Iros mi la korton, sxiros lastan floron,//'' '' [[C]] [[F]] [[G7]] [[C]]'' ''//la korolon lastan sur auxtuna ter'.// (2-foje)'' Cxe l'pordet' ne ploru, vane atendante, mi jam ne venados al la rendevu', //plu kanzonojn belajn mi al vi ne kantos// //kaj la amajn vortojn ne ripetos plu.// (2-foje) Jam suficxas amo, jam suficxas vortoj, cxar alio logas al la urbo vin. //Mi prefere amos la vilagxon forte,// //venton - vagabondon, kiu kisas min.// (2-foje) ===== Eksteraj ligoj ===== * http://ivsu.ivanovo.ac.ru/alumni/obran/kantoj.htm Ivanova E-klubo {{tag>litero_a kanto popola akordoj litova}}