====== Amata ====== ^Muziko|[[Jxomart kaj Natasxa|Ĵomart Amzeyev]]| ^E-teksto|[[Mikaelo BRONSXTEJN]]| ^Kantas|[[Jxomart kaj Natasxa]]| ===== Teksto ===== Amata mia vidu nur okaz' al mi favoras //sur lipoj salas larma spur'// (2-foje) sed mi - sed mi ne ploras. Amata mia vanas pet' al pento mi ne pretas sur vangoj restas la ridet' sur vangoj solas la ridet' sed mi ja ne ridetas. //Refreno:// >Amata, amata, >adiaŭ amata ... Amata mia de l'nenie via vok'senĉesos forgeso fluas super ni sed mi - mi ne forgesos Amata mia vidu nur okaz' al mi favoras //sur lipoj salas larma spur'// (2-foje) sed mi - sed mi ne ploras. //Refreno// {{tag>kanto litero_a esperanto barda}}