Adiaŭ Birdeto Mia


Kantas Kaj Tiel Plu

Teksto


Kanton galantan mi kantos
Aŭdu pri ĉi afer'
Temas pri iu knabino
De l' muelist' filin'

Refreno:

Adiaŭ birdeto mia
Mi ne forgesos vin


Ofte ŝi traktas vendiston,
Estas por ŝi plezur'
La patro ŝin admonis:
“Ne alparolu lin”

Refreno


Ha, mia patro aŭskultu
Penos vi sen sukces'
Se mi ne povas dumtage
Nokte renkontos lin

Refreno


Mi lasos vin sen heredo
Mia plejaĝulin'
Do mi kunportos la rajtojn
Rajtojn de la patrin'

Refreno


Iros mi al Barcelono
Servi al kavalir'
Kaj se l'servad' min enuas
Iros mi al Franci'

Refreno

Personalaj iloj