Historio: » 7 Tagoj 7 Noktoj
7 Tagoj 7 Noktoj
Aŭtoris, komponis, muzikas Ĵ. Dan, esperantigis, kantas Bert Schumann kun Bénédicte Léjas.
Teksto
Lunde frue *dormi plu,
pri laboro pensi nur.
Marde jam *reagu ni,
per nia tuta energi’.
pro hazardo, koincido,
al vi donas la bonan tonon.
Merkrede ovo, farun’, *miel’,
fariĝas kuko en hejma fornel’.
Ĵaŭde per kudril’, *faden’,
tajlu ni laŭ nia fason’.
Vendrede nokte ne estu *solec’,
sed diskoteka amikec’.
Sabate nin *lasu en trankvil’,
vespere sur sofo kun televidil’.
kantu merkredan, ĵaŭdan, vendredan strofon
kantu sabatan strofon
Dimanĉo servu por *siest’,
piedoj sub suno en varma nest’.
* 7 notoj: la francaj notoj nomiĝas do, re, mi, fa, sol, la, si.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » 7 Tagoj 7 Noktoj



