Bonvenon al libera esperanto-kantaro!

Bonvenon!

Tie ĉi vi trovos kolekton de kantoj en Esperanto kaj ĉion, kio rilatas al ili: nome tekstojn, notojn, ligojn al e-muziko en Interreto, kaj espereble eĉ pli multe. Pli multe, ĉar ĉi tiu paĝaro estas vikio kaj vi mem povas kontribui al ĝi.

Bonvolu ne uzi kopirajtitajn materialojn sen permeso de aŭtoro :!:

Enhavo

Dankon al

En kreado de la kantaro partoprenis/as: (AVO), Bert Schumann, Boris Kolker, Carlos Bianchini, Clayton Smith (Argilo), Die Weicherts (Diana), Szilvási László (Eventoj), Floreal Martorell (Flo), (Fringo), Georgij Kokolija, Gunnar R. Fischer (DĴ Kunar), Grigorij Arosev, Hokan Lundberg, Jevgenij Gaus, Michal “KuboF” Matúšov, Manuel Pancorbo, MÉSZÁROS István (Pista), Ricardo Dias Almeida, Roĝer Borĝes, Slavik Ivanov, Aleksej Kuznecov, … kaj multaj aliaj neregistriĝintaj geamikoj.
Dankon!

Elektita paĝo

Suno mia


TekstoGiovanni CAPURRO
MuzikoEdoardo Di CAPUA
E-tekstoLuigi Minnaja
Origina titiolo'O sole mio

Teksto



Kiom ĝojigas sunobrila tago,
post uragan' ĉielo plenserena;
l'aero freŝa ŝajnas festoplena…
Kiom ĝojigas sunobrila tago!

Sed sun' alia,
eĉ bela pli,
sur frunto via
ardas por mi!

Brilas la vitroj de fenestro via,
pro sia voĉo lavistino vantas,
dum ŝi, la tukojn etendante, kantas,
brilas la vitroj de fenestro via.

Sed sun' alia,
eĉ bela pli,
sur frunto via
ardas por mi!

Kiam noktiĝas kaj subiras suno,
min kaptas ombro de melankolio:
kaj mi restadus sub fenestro via,
kiam noktiĝas kaj subiras suno.

Sed sun' alia,
eĉ bela pli,
ardas por mi!
sur frunto via

Sed suno,
sed sun' alia,
eĉ bela pli,
ardas por mi!

Eksteraj ligoj

Novaĵoj

Laste

  • 02-02-2010 Aperis nova ilo por uzadi sxablonojn en kreado de novaj paĝoj.
  • 28-01-2010 Daŭras grandega laboro por enretigi paperajn kantarojn, kiun faras MÉSZÁROS István (pista). Nun el la ampleksa listo de la kantaroj plen-plenas jenaj: 50 argentinaj tangoj, Baf!, De Pont-Aven al Varsovi’, Eternaj kantoj, Hispana kantareto, Horo da opozicio, Itala kantareto, Kantaro, Kantu kune ni, Kontakto, Revenas mi, Venos liber’. Bravo!
  • 12-01-2010 Problemo de fuŝitaj linioj estas solvita per instalado de kromaĵo plugin:xbr. Antaŭe uzita kromaĵo plugin:linebreak ne plu uzata.Post la ĝisdatigo, vikiejo erare vidigas liniojn kun monospaca tiparo, ekz. en kantoj kun akordoj. Bonvolu ne redakti similajn fuŝojn:!: Espereble dum kelkaj tagoj la problemo solviĝos sur nivelo de vikiejo.
  • 09-01-2010 Vikiejo ĝisdatigita. Aktuala versio de DokuWiki estas 2009-12-25 "Lemming". Pardonon, se unuatempe vi trovos portempajn misfunkciojn.
  • 22-15-2009 Bonega iniciato de pista listigi paperajn kantarojn. Tamen ne hastu krei novajn paĝojn, unue kontrolu ĉu la teksto vere mankas ĉe ni.
  • 15-12-2009 Ampleksaj aldonaĵoj de hungaraj kantoj kun MIDI-dosieroj kaj Notoj. Lastajn paĝojn kreis uzanto pista, dankon!
  • 22-08-2009 Novaĵletero 3. Teksto dissendata.
  • 17-08-2009 Nombro de kantotekstoj superis 1000! Laŭ freŝaj kalkuloj ĉi tage ĝenerala nombro de paĝoj estas preskaŭ 1400 kaj kantotekstoj estas jam pli ol 1000! Laŭ statistiko por julio 2009, nia vikio plu kronas statistikan liston ĉe servilo http://www.ikso.net. Plej lastajn aldonojn faris Manolo. Gratulojn al ĉiuj kunredaktoroj kaj vizitantoj!!!
  • 13-08-2009 Miĥail Povorin kompletigis tekstojn de du liaj albumoj. Aŭtora redaktado, dankon!
  • 11-06-2009 Dissendolisto esper-inform kaj post ĝi novaĵservo Ret-Info dissendis statistikon pri aperado de muzikalbumoj en esperanto dum tuta ĝia historio, preparita de Lu Wunsch-Rolshoven. Li publikigis la liston de tiuj preskaŭ 300 muzikalbumoj kaj metis ĝin al vikipedio. Ret-Info ripetante la novaĵon aldonis ankaŭ ligon al nia kantaro. Dankon!
  • 10-02-2009 En la kantaro nun kreskas kvanto de paĝoj kun indikitaj muziknotoj kun vortoj. Por pli rapida aliro al tiuj kantoj estis kreita nova etikedo Notoj. Lastajn redaktojn faris SZILVÁSI László,dankon!
  • 31-01-2009 Kompletiĝis albumo “Rebela Sono” de Dolchamar.
  • 23-01-2009 Laŭ lasta statistiko, de retejo ikso.net, nia projekto estas plej vizitanta kaj uzanta ĉe la servilo. Post la kantaro sekvas bone konataj http://www.lernu.net kaj http://www.ilei.info. Nia projekto ankaŭ kronas liston de plej multepaĝaj projektoj. Huraaa! :-)
  • 08-01-2009 KuboF kompletigis la kantaron per ĉiuj kantotekstoj de Martin & la talpoj. Dankon!

→ Legu pli...

Kiu scias?

Teksto serĉata

Kantoj, kies tekstoj mankas aŭ ne estas plenaj/fidindaj. Nomo de la etikedo: ”sercxata”.
Adiaux La Esperantujo 2010/01/03 01:44  
Alvenu 2010/01/03 01:44  
Batas La Kalkan 2009/02/11 12:13 Erik
Cxi Nokte 2010/01/03 01:44  
Cxokolada Jezuo 2010/01/03 01:44  
Cxu Vivas Vi 2010/01/03 01:44  
Kio estas nov' 2009/02/14 10:31 Erik
Fatalino 2010/01/10 01:45  
Filo Mia 2010/01/03 01:44  
kanto pri Tihxvin 2010/01/03 01:44  
Kial 2010/01/03 01:44  
Kontraŭ Vi 2009/02/11 12:15 Erik
Maria 2010/01/10 01:46  
Marusja 2009/12/15 14:28 Aleksej KUZNECOV
Mi brilu plu 2008/04/09 09:03 Aleksej KUZNECOV
Mi malbenas militon 2010/01/10 01:45  
Ne Lasu Ŝin Enui 2009/02/11 12:16 Erik
Nova Viv' 2009/06/19 21:21 Eduardo NAVAS
Pli Bonas 2010/01/03 01:44  
Ska Ritmo 2010/01/03 01:44  
Sunradio 2010/01/03 01:44  
Sxa-Lu-La-La 2010/01/03 01:43  
Tago Strangis 2010/01/03 01:44  
Tempo oportunas 2008/05/13 10:00 Aleksej KUZNECOV
Unu Por Du 2010/01/03 01:44  
Vera Senc 2009/02/11 12:14 Erik

Forigi!!!

Forigi

Listo de paĝoj, kiu estas proponataj por forigo el la kantaro.
Se uzantoj ne faros ŝanĝojn aŭ ne forigos la etikedon de konvenaj paĝoj, post unu monato paĝo estos forigita!

anda jxaleo 2009/11/18 11:39 Erik
· %2009/%02/%19 %05:%Feb · Aleksej KUZNECOV

Personalaj iloj