Parto 6

NB: Se aperas frazoj en Esperanto malsupre tio signifas ke la traduko ne estas (fin)farita en la elektita lingvo.
(Por vidi la tekstojn en alia lingvo, uzu la supran falmenuon.)

Lingvo: 日本語 (ja)



6. Kutimaj demandoj pri Esperanto

En tiu ĉi sekcio vi trovas respondojn al kelkaj kutimaj demandoj pri Esperanto.

6.1. Kial oni nomas la lingvon Esperanto?

Komence la lingvo nomiĝis nur Lingvo Internacia - internacia lingvo. Kiam Zamenhof prezentis la lingvon, li uzis la pseŭdonimon Doktoro Esperanto (signifas: doktoro, kiu esperas). Pro tio homoj kelkfoje parolis pri "la lingvo de D-ro Esperanto" kaj iom poste diris nur "Esperanto" kaj tio iĝis la kutima nomo de la lingvo.

6.2. Kiom da homoj parolas Esperanton?

Ne estas klare kiel nombri la Esperanto-parolantojn, ĉar ne ĉiuj Esperanto-parolantoj estas membro en iu organizo. Krome dependas de la difino de "paroli Esperanton": ĉu oni nombru nur altnivelajn regulajn parolantojn, aŭ ĉu oni nombru ĉiujn kun baza scio de la lingvo, eĉ se ili tre malofte uzas Esperanton. La taksoj de Esperanto-parolantoj en la mondo do multe varias, de kelkdek miloj ĝis kelkaj milionoj. Ĉiuokaze estas sufiĉe multaj Esperanto-parolantoj mondskale por havi viglan kaj internacian komunumon.

6.3. Al kiuj lingvoj Esperanto plej similas?

Plejparto de la vortradikoj venas el la eŭropaj lingvoj, precipe la latinidaj, sed la gramatiko de Esperanto havas plurajn trajtojn, kiuj ne estas tipaj por eŭropaj lingvoj, sed faras ĝin iom simila al ekzemple la turka, svahila aŭ eĉ la ĉina.

6.4. Ĉu estas facile lerni Esperanton?

Kompare kun la naciaj lingvoj, jes. Sed, kiel ĉiam, multo dependas de la individuo mem, kaj kiom da aliaj lingvoj oni jam lernis. Lerni novan lingvon ĉiam estas defio kaj neniel "tre facile", laŭ nia sperto. Tio validas ankaŭ por Esperanto, kvankam ĝi klare estas malpli malfacila ol la naciaj/etnaj lingvoj kutime estas. Ankaŭ por homoj, kiuj neniam vere sukcesis ellerni fremdan lingvon, Esperanto estas lernebla! Sed, kompreneble necesas multe da lernado kaj ekzercado, se oni volas flue kaj korekte uzi la lingvon.

6.5. Kial lerni Esperanton?

Ekzistas diversaj kialoj, kial homoj eklernas Esperanton. Lingvemaj personoj ofte scivolas pri la gramatiko de Esperanto kaj tiel komencas studi la lingvon. Aliaj interesiĝas pri Esperanto, ĉar ili ne sukcesis lerni iun fremdan lingvon kaj do volas provi pli facilan lingvon. Iuj aŭdis pri la “interna ideo” kaj pro ĝi lernas Esperanton por en tiu maniero subteni pli pacan kaj kunligitan mondon. Junuloj ofte interesiĝas pri vojaĝoj al aliaj landoj por tie trovi novajn amikojn kaj Esperanto estas tre bona alternativo por tio.

6.6. Kiel lerni Esperanton?

Se vi havas bonan aliron al interreto, ni rekomendas al vi komenci ĉe www.lernu.net, kie troviĝas pluraj interagaj kursoj por komencantoj en multaj lingvoj. Se vi preferas kurson en libroformo, tia estas mendebla per www.???? [depende de la lingvoversio]. Se vi ŝatus eklerni Esperanton en ĉeesta lingvo-kurso, vi povas kontakti [nomo kaj retpoŝtadreso kaj/aŭ telefonnumero]. En pluraj landoj kaj urboj oni regule okazigas ordinarajn Esperanto-kursojn. Kiam vi scios iom da Esperanto, bonas ekuzi la lingvon kun aliaj, ĉu per interreto, ĉu en Esperanto-renkontiĝoj.

6.7. Ĉu Esperanto havas iujn simbolojn?

Jes, estas kelkaj. La verda stelo estas la plej malnova kaj plej vaste uzata, i.a. por la Esperanto-flago. La verda koloro estas simbolo de "espero" kaj la kvinpinta stelo simbolas la kvin kontinentojn. Alia, pli nova, estas la tiel nomara "jubilea simbolo" kiu aperis kiel rezulto de konkurso por la centjariĝo de Esperanto.

6.8. Kial kelkaj lingvistoj faris negativajn eldirojn pri Esperanto?

Tiuj, kiuj plej bone komprenas la kompleksecon de lingvo estas la lingvistoj. Eble ĝuste pro tio, tiom multaj el ili, cetere ege kompetentaj homoj, ne povas kredi, ke Esperanto povas funkcii kiel plena, vivanta lingvo, kaj do esti atentinda kaj esplorinda. Lingvo estas io tiel kompleksa kaj delikata, ke la apero de vera, riĉa, vivanta lingvo bazita sur projekto de unu junulo (Zamenhof estis 27-jara, kiam li prezentis Esperanton post pli ol dekjara laboro pri ĝi) estas afero ege neprobabla. Nature do oni skeptikas. Sed se oni kontrolas la realon, oni rimarkas, ke Esperanto mirinde bone funkcias por internacia komunikado. Estus tre bone, se pli da lingvistoj kaj esploristoj volus fari studojn kaj esploradon pri Esperanto en la estonteco.

6.9. Ĉu eblas lerni Esperanton en universitatoj kaj lernejoj?

En kelkaj landoj jes. Multaj esperantistoj argumentas, ke lernado de Esperanto en la baza lernejo helpus al la lernantoj poste pli facile lerni aliajn fremdajn lingvojn pro tio, ke la lernantoj ricevus bonan memfidon pri lingvolernado lernante la relative facilan Esperanton kaj ke ili ankaŭ ekhavus pli bonan komprenon pri gramatikaj strukturoj dank’ al la klareco de la gramatiko de Esperanto. Ekzistas pluraj indikoj pri tio, kaj estus interese se esploristoj farus studojn pri la lernofaciliga (propedeŭtika) valoro de Esperanto.

6.10. Ĉu oni povas aŭdi de kiu lando venas Esperanto-parolanto?

Ofte oni povas diveni de la akĉento de kiu lando venas persono, kiu parolas en Esperanto, sed ne ĉiam, ekzistas ankaŭ tiuj, kiuj havas "neŭtralan" elparolon.

6.11. Kiom da denaskaj Esperanto-parolantoj ekzistas?

Verŝajne ekzistas ĉirkaŭ 1000 homoj, kiuj parolas Esperanton kiel unu el siaj gepatraj lingvoj. Ofte estas tiel ke la gepatroj renkontiĝis dum iu Esperanto-aranĝo kaj estas el malsamaj landoj. Ili uzas Esperanton inter si hejme kaj kiam ili poste ricevas infanon, ili volas pluuzi Esperanton inter si. La verŝajne plej ofta modelo estas, ke unu gepatro ĉiam uzas Esperanton kun la infano, la alia gepatro, kiu estas enmigrinto, uzas sian denaskan lingvon kun la infano kaj en la socio la infano uzas la lokan/nacian lingvon. En tiu maniero la infano iĝas denaske trilingva.

6.12. Ĉu ne estus pli bone krei novan eĉ pli justan lingvon por internacia komunikado?

Kunmeti bonan lingvobazon ne estas facila afero. La lingvistoj, kiuj plej bone scias pri lingvoj, ne nepre havas talenton pri krei lingvon, ilia specialiĝo ja temas pri analizi lingvojn. Krei kaj analizi estas sufiĉe malsamaj aferoj. Pluraj homoj kunmetis lingvobazon, ankaŭ grupo da lingvistoj provis, sed la rezultoj ĝis nun ne iĝis pli sukcesaj ol Esperanto. Pensu pri Mozart kaj muzikkreado, ne ofte aperas homoj kun tia talentego! Iom simile pri Zamenhof. Li havis eksterordinaran talenton pri lingvokreado kaj sukcesis mem kunmeti lingvobazon, kiu montriĝis multe pli bona ol aliaj provoj. Krome, vivigo de nova lingvobazo postulos longan tempon da ĉiuflanka kaj tutmonda praktikado post ĝia publikiĝo. Kaj sen ideologia bazo komparebla al tiu, kiun Zamenhof havigis al Esperanto, ĝi havas malmultajn ŝancojn fariĝi vere vivanta lingvo kaj akiri por si la necesan socian bazon. Kun Esperanto la procezo jam okazis kaj la lingvo nun estas preta. Ne perfekta, sed tamen tre bona por internacia kaj egaleca komunikado.

6.13. Ĉu ne sufiĉas la angla por internacia komunikado?

La angla estas tre utila por internacia komunikado en multaj situacioj. Sed fakto restas, ke ne ĉiuj sukcesas atingi altan nivelon en tiu lingvo, eĉ post plurjara lernado. Aparte por tiuj, kies gepatra(j) lingvo(j) ne similas al la angla estas malfacile atingi altan nivelon. (Se vi iam estis en ekzemple Koreio aŭ Turkio vi scias, pri kio ni parolas.) Esperanto estas pli facile lernebla ol la etnaj lingvoj kiam temas pri lernado de fremda lingvo kiel junulo aŭ plenkreskulo. Krome, Esperanto ne estas ligita al iu aparta nacia kulturo kio estas granda avantaĝo por lingvo, kiu funkcias kiel ponto inter ĉiuj popoloj, kiuj tiel komunikas sur egala bazo.

6.14. Ĉu Esperanto ne jam havis sian ŝancon?

Estas ĝuste, ke Esperanto, en la komenco de la 20-aj jaroj, preskaŭ estis elektita de la Ligo de Nacioj (antaŭulo de UN) kiel unu el la laborlingvoj de tiu organizo kaj ke pluraj politikistoj interesiĝis pri Esperanto dum la 30-aj kaj 40-aj jaroj. Hodiaŭ tre malmultaj politikistoj interesiĝas pri Esperanto. Povas esti, ke Esperanto neniam denove havos ŝancon iĝi laborlingvo de iu granda internacia organizo. Povas ankaŭ esti, ke la situacio ŝanĝiĝos iam en la estonteco kaj ke Esperanto iĝos pli kaj pli populara inter homoj, kiuj interesiĝas pri kreado de nova mondkomunumo kun pli amikaj kaj proksimaj rilatoj inter la poploj. Pri la estonteco malfacilas certe scii. Sed eblas esperi... Ni esperantistoj bonas ĝuste pri tio! (La vorto "esperanto" signifas personon, kiu esperas.)

Copyright © E@I