Parto 4

NB: Se aperas frazoj en Esperanto malsupre tio signifas ke la traduko ne estas (fin)farita en la elektita lingvo.
(Por vidi la tekstojn en alia lingvo, uzu la supran falmenuon.)

Lingvo: 日本語 (ja)



4. Zamenhof, iniciatinto de Esperanto

Kiel infano Zamenhof havis plurajn revojn pri kiel unuigi kaj pacigi la homaron. Iniciati internacian lingvon estis unu el ili, kaj tiun revon li neniam forlasis. En tiu ĉi parto vi ekscios de kie venis lia ideo pri nova internacia lingvo kaj kiel li realigis ĝin.

4.1. Knabo kun granda revo

En la jaro 1859 naskiĝis juda knabo, kiu ricevis la nomon Ludwik Lejzer Zamenhof. Li elkreskis en la malgranda urbo Bjalistoko, kie loĝis poloj, rusoj, judoj, germanoj kaj iom da litovoj, ĉiuj kun siaj lingvo. Zamenhof frue rimarkis, ke tiuj homgrupoj ne ĉiam bone kongruis kaj ke la miskomprenoj kaj kvereloj inter ili ofte fontis el la manko de komuna lingvo. Tiuj spertoj forte influis la junan Ludovikon (esperanta formo de Ludwik) kaj jam kiel infano li ekhavis grandan revon pri komuna lingvo (aldone al ĉiuj etnaj lingvoj) inter la diversaj popolgrupoj. Kun komuna lingvo lokoj kiel Bjalistoko iĝus pli trankvilaj kaj homoj havus ŝancon rekte interparoli por provi solvi eventualan konflikton, antaŭ ol ĝi iĝus vera kverelo.

"Se mi ne estus hebreo el la geto, la ideo pri la unuigo de la homaro aŭ tute ne venus al mi en la kapon, aŭ ĝi neniam tenus min tiel obstine en la daŭro de mia tuta vivo."

Zamenhof skribis en letero en la jaro 1905

4.2. Ĉu per klasika lingvo?

Zamenhof estis konvinkita ke ne bonus, se la komuna lingvo inter la diversaj etnoj apartenus al unu el ili. Tio povus krei ĵaluzon ĉe la aliaj etnoj kaj doni grandajn avantaĝojn al homoj, por kiuj tiu lingvo estus la gepatra. En la gimnazio Zamenhof eklernis la latinan kaj la helenan kaj li cerbumis pri la eblo uzi unu el tiuj klasikaj lingvoj kiel internacian komunan lingvon. Tamen, post iom da lernado li konkludis, ke ili ne estas tre facile lerneblaj, eĉ por li, kiu jam parolis en pluraj lingvoj: la rusa, pola, hebrea, jida, germana kaj franca. Do, kiel estus por aliaj homoj, kiuj havas nek grandan intereson pri lingvolernado nek grandan sperton pri tio? Ne, la komuna internacia lingvo devus esti pli facile lernebla ol la klasikaj lingvoj, sed tamen same neŭtrala kiel ili. Sed kiu lingvo havas tiujn trajtojn?

4.3. "Lingvo arta"

Neŭtrala lingvo, kaj samtempe facile lernebla. Ĉu tio entute eblas? Lerni lingvon ja neniam estas tre facila afero ,kaj ĉu troviĝas io ajn en la mondo kio estas tute neŭtrala? Verŝajne ne, sed tio ne signifas, ke lingvo ne povas esti pli facile lernebla kaj pli neŭtrala ol la etnaj lingvoj. Zamenhof multe pensis pri tio kaj alvenis al la konkludo ke "lingvo arta" estus la plej bona solvo. Per tiu esprimo, "lingvo arta", li celis lingvon kun bazo kreita de unu aŭ pluraj homoj. Jam kiel gimnaziano Zamenhof komencis eksperimenti pri kiel krei novan lingvon, sed li ofte havis dubojn ĉu eblus tion fari kun bona rezulto. Spite al ĉiuj duboj li konstante revenis al sia revo pri komuna internacia lingvo kaj plueksperimentis pri sia "lingvo arta", kio iom post iom donis rezulton...

4.4. Facila gramatiko, sed kion fari pri ĉiuj vortoj?

Lernante la anglan lingvon, fine de la gimnazio, Zamenhof inspiriĝis de la relative simpla gramatiko de la angla, kompare kun la gramatikoj de la latina kaj helena, kaj eksentis ke eblus havi lingvon kun simpla kaj klara gramatiko. Li komencis faciligi la gramatikon de sia kreata lingvo kaj post zorga laboro li estis sufiĉe kontenta pri ĝi, sed la vortaroj iĝis pli kaj pli grandaj! Kiel solvi tion, lingvo ja devas havi vorton por pli-malpli ĉio. Du rusaj ŝildoj igis lin ekpensi pri ebla solvo. La vortoj sur la ŝildoj estis "Ŝvejcarskaja" (Pordistejo) kaj "Konditorskaja" (Sukeraĵejo). Ambaŭ vortoj enhavas la sufikson "skaja" kaj Zamenhof eksentis kian grandan signifon sufiksoj povus havi. "La problemo estas solvita!" li pensis vidinte la du rusajn skribaĵojn. Poste li komencis detale kompari vortojn kaj serĉi rilatojn inter ili por decidi kiuj prefiksoj kaj sufiksoj utilus en lia lingvo. Tiu laboro montriĝis ege grava ĉar tiel Zamenhof sukcesis draste malgrandigi la nombron da lernindaj vortoradikoj.

4.5. Unua provo

Komence Zamenhof pripensis uzi mallongajn literkombinojn kiel vortojn, ekzemple a, ab, ac, ad, ... ba, ca, da, ... e, eb, ec, ... be, ce, ... aba, aca, ... . Sed tiun penson li tuj forĵetis ĉar montriĝis neeble memori tiajn elpensitajn vortetojn. Li tiam konvinkiĝis ke la bazo de la vortoj estu vortradikoj el la latinidaj kaj ĝermanaj lingvoj. Tiel la nova lingvo nature iĝus simila al la eŭropaj lingvoj. Fine de la gimnazio Zamenhof povis prezenti al la lernejaj amikoj bazon de lingvo kiun li nomis "lingwe uniwersala". Pluraj el la amikoj inspiriĝis kaj lernis la lingvon. En decembro 1878 ili renkontiĝis por festi la pretiĝon de lia unua lingvobazo. Ili eĉ kantis himnon en la lingvo.

4.6. Elprovado kaj plibonigado

Zamenhof ne volis tuj prezenti sian lingvon en pli grandaj rondoj, parte ĉar li estis tro juna por tio, sed ĉefe pro tio, ke li volis unue zorge elprovi la lingvon kaj fari multajn plibonigojn. Kelkaj el la gimnazianoj, kiuj lernis "lingwe uniwersal" provis paroli kun plenkreskuloj pri ĝi, sed rapide ĉesis pri tio, kiam ili renkontis ĉefe primokojn. Zamenhof decidis kaŝe plulabori pri sia lingvoprojekto, ĝuste por eviti primokojn kaj aliajn problemojn (tiutempe judoj estis persekutitaj pro plej diversaj kialoj). Uzante la lingvon praktike, ekzemple por traduki grandajn verkojn, li rimarkis ke multaj aferoj, kiuj antaŭe ŝajnis bone funkciantaj el teoria vidpunkto, estis ŝanĝindaj kaj li konstante faris plibonigojn en la lingvo. Iom post iom li konstatis ke necesas eviti laŭvortan tradukadon sed anstataŭe rekte pensi en la nova lingvo. Farante tion Zamenhof sentis, ke lia lingvo ekhavis sian propran spiriton kaj iĝis pli kaj pli vivanta. En tiu maniero naskiĝis la bazo de la nuna Esperanto.

4.7. Lingvo Internacia

Farante sian medicinan praktikadon en Varsovio, Zamenhof ekserĉis eldonanton por prezenti la novan lingvobazon per publika libreto. Li preparis manuskripton kun la titolo "Lingvo Internacia" (n.t.), sed anstataŭ meti sian veran nomon sur la libron li uzis la pseŭdonimon "Doktoro Esperanto". La vorto "esperanto" signifas personon kiu esperas kaj tiel la pseŭdonimo ja bone priskribis la okulkuraciston el Bjalistoko: Doktoro, kiu esperas je pli bona mondo, unuiĝo kaj paciĝo inter la popoloj. Sed li ne povis tuj eldoni la libreton, estis problemo trovi presejon, kiu volis eldoni ĝin kaj ankaŭ mankis mono.

Bonŝance por Zamenhof, el pluraj vidpunktoj, li estis ĵus fianĉiĝinta kun Klara Silbernik, kiu subtenis lian ideon pri "neŭtrala lingvo". Somere 1887 ili ricevis financan subtenon de la patro de Klara kaj ili uzis grandan parton de tiu mono por eldoni la tiel nomatan Unuan Libron (n.t.). La libreto, kiu unue aperis en la rusa kaj poste en aliaj lingvoj, enhavis i.a. antaŭparolon kun kelkaj poemoj en Esperanto, priskribon de la gramatiko kaj vortareton. La libreto iom post iom disvastiĝis al lingvemuloj kaj idealistoj, unue en Eŭropo kaj poste ankaŭ en la aliaj mondopartoj.

Sekvis hektikaj jaroj por la novgeedziĝintoj Zamenhof kun infanetoj, laboro kaj nokta Esperanto-korespondado. Ili ne estis riĉaj, sed tamen sukcesis aranĝi relative bonan vivon kaj en 1905 ili havis sufiĉe da mono por povi vojaĝi al Francio kaj partopreni la unuan kongreson de Esperanto en la urbo Bulonjo-ĉe-Maro. Tie regis bona etoso inter la ĉ 700 partoprenantoj el 20 landoj. Dum la inaŭguro Zamenhof emocie parolis pri sia laboro kaj kredo je unuiĝo de la homaro. Jen parteto de lia parolo:

"Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-ĉe-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj."

4.8. Ĉu naiva idealisto?

Zamenhof estis naiva pri pluraj el siaj ideoj kaj revoj, ekzemple li provis krei neŭtralan religian kadron en kiu ĉiuj kredantoj kaj liberpensantoj povus renkontiĝi kaj paciĝi, sed tiu projekto neniam disvastiĝis, ankaŭ ne inter Esperanto-parolantoj. Estas ĝuste, ke Esperanto ne amase disvastiĝis en la mondon, sed ĝi tamen havas centmilojn aŭ eĉ milionojn da uzantoj, kiuj tre ŝatas la lingvon kaj uzas ĝin en plej diversaj kontekstoj. Ne ekzistas alia lingvoprojekto, kiu poste maturiĝis al vere vivanta lingvo, kun parolantoj en ĉiuj mondopartoj, ĉiutage uzata en internacia komunikado kaj en "internaciaj familioj" (kun gepatroj el malsamaj landoj kaj lingvofonoj). El tiu vidpunkto Zamenhof tre bone sukcesis kaj ni Esperanto-parolantoj sentas plej grandan respekton por li kaj lia kreema laboro. Dank' al ĝi ni spertas multe da inspiro, ĝuo kaj amikaj rilatoj kun homoj el diversaj landoj.

Copyright © E@I