Ŝolpan Sapargali
Mi estas Ŝolpan Sapargali. Mi naskiĝis en la 19-jaro post la lanĉo de la unua artefarita satelito la 4-an de oktobro, 1976 en Talgaro malgranda urbeto apud Alma-Atao, kie mi vivas nun. Pri Esperanto mi eksciis dum lernado en
mezlernejo, kiam mi interesiĝis pri ekzotikaj lingvoj. El la pasioj de tia tempo restis nur Esperanto kaj negranda kolekto de ĉifroj.
Krome, dum lernejaj jaroj mi studis en piana klaso de muzika lernejo. Mi lernis ludi ankaŭ la dombron la kazaĥan nacian muzikilon.
Dum studentaj jaroj (mi studis en la mekanika-matematika fakultato de Kazaĥia Ŝtata Universitato) mi havis feliĉon aĉeti rusan-esperantan vortaron (de Bokarev), kaj de tiam komenciĝis granitronĝo. Nun miaj hobioj estas muziko New Age (prefere Delerium, Anugama, Sacred Spirit), kreskigo de kaktoj kaj marŝadoj en montaro. Aldone mi tre ŝatas fantastikon kaj havas la flavan zonon pri taekvondo.
Nun mi laboras kiel administranto de informaj teknologioj kaj lernas en aspiranta kurso de la Instituto de Kosmaj Esploroj.
Mia retadreso: ShSVenĈEmail.ru (skribu @ anstataŭ ĈE); Mia icq: 152191704. |