Курсы эсперанто
УчастникиПереводыБиблиотекаСсылкиВопросы?

Boris Kolker

vidu ankaŭ intervjuon kun Boris Kolker

En Jaffo, sur la fono de Tel-Avivo, dum la 85-a UK

Mi esperantistiĝis antaŭ multaj jaroj, aktivis en la landa kaj internacia niveloj, partoprenis en Universalaj Kongresoj, kolektis grandan bibliotekon. La plej valoran parton — inkluzive 55 volumojn de «Plena Verkaro de Zamenhof» — mi sukcesis kunpreni en Usonon, kien nia familio transloĝiĝis en la jaro 1993. Tiu biblioteko helpis al mi verki disertacion pri esperantologia temo kaj fariĝi doktoro pri lingvoscienco. Ĝi helpis al mi ankaŭ en preparo de la libro «Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo», kies tria (riĉe ilustrita) eldono aperis ĉe UEA en julio 2005.

Dum mia longa esperantista vivo mi havis multajn postenojn kaj okupojn en la movado. Per miaj lernolibroj lernis Esperanton multaj miloj da homoj. Dum dudeko da jaroj mi gvidis amasajn korespondajn kursojn. Ekde la jaro 1995 mi estas redaktoro de «Monato» pri librorecenzoj. Tiu ĉi posteno kaj membreco en la Akademio de Esperanto restas la solaj postenoj, kiujn mi konservas: ĉiujn aliajn proponatajn mi malakceptas. Gvidadon de Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK) mi ne konsideras posteno.

Mia ĉefa profesio estas tradukisto de scienc-teknika literaturo. Mi havas edzinon, filinon kaj tri nepojn, kiujn mi tre amas.

Kelkaj verkoj de Boris Kolker:

Tagmangxo post la malfermo de la 85-a Universala Kongreso, Israelo, jaro 2000

Vojaĝo en Esperanto-lando.
Perfektiga kurso de Esperanto kaj
Gvidlibro pri la Esperanta kulturo:
http://www.lernu.net/lernu.php?loko=/kursoj/kolker/index.php
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=4296

Lernolibro de la lingvo Esperanto. Baza kurso:
http://www.esperanto.mv.ru/Lernolibro/index.html

Esperanto en 16 tagoj. Ekspres-kurso:
http://www.esperanto.mv.ru/Esp16/index.html

«Enigmoj de Ludoviko Zamenhof»;
«Komenco bona — laboro duona»:
http://www.esperanto.mv.ru/ESP/cetero.html

NIA Vilnjuso kaj ILIA Jerusalemo:
http://ourworld.compuserve.com/homepages/profcon/e_vilje.htm

Pli detale pri mi – en Vikipedio:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Boris_KOLKER

Участники