Aktualaj

Jen kelkaj de niaj projektoj:

Logotipo Nomo Por... Mallonga priskribo

lingvo.info
Lingva Prismo Lingvemuloj ĝenerale. Paĝaro pri lingva diverseco, kiu prezentas aron da lingvoj kaj alfabetoj de la mondo kaj instigas al ekscio pri lingvaj faktoj per enreta kvizo.

www.lernu.net
lernu! Tiuj kiuj volas lerni novan lingvon Multlingva kursejo, kiu celas Esperanto-lernemulojn. Krom diversnivelaj kursoj, ĝi enhavas ekzemple vortarojn, superrigardon de la gramatiko, laŭtlegitajn rakontojn kun bildoj, tujmesaĝilon ktp.

interkulturo.net
Interkulturo Homoj scivolemaj pri aliaj kulturoj Interkulturo estas projekto kiu helpas kulturan interŝanĝon inter grupoj dise de la mondo - por kontakti, konatiĝi kaj interŝanĝi siajn demandojn, dubojn, sciojn, interesojn.

nitobe.info
Nitobe-centro Agantoj por lingva demokratio La Nitobe-centro por lingva demokratio stimulas publikan debaton pri internacia komunikado kaj egaleca lingvopolitiko, precipe en la Eŭropa Unio.

komputeko.net
Komputeko Tradukantoj kaj verkantoj de prikomputilaj tekstoj Prikomputila terminokolekto estas portalo de prikomputilaj terminoj en kiel eble plej multaj lingvoj, por stimuli korektan lingvouzon kaj kontraŭi la uzadon de (ofte fuŝa formo de) usonangla termino.

Kopirajto © 2005-2008 E@I. Ĉiuj rajtoj estas rezervitaj.