Warning: explode() expects parameter 2 to be string, array given in /var/www/ikso/www.ikso.net/strukturo/iloj.php on line 405
E@I


Notice: Undefined index: nuna_pagho in /var/www/ikso/www.ikso.net/html/simpla.tpl.php on line 23

Libera Esperanto-Libro

Esperanto estas lingvo, kiel aliaj homaj lingvoj. Oni povas esprimi sentojn kaj pensojn en Esperanto, same kiel oni faras en aliaj lingvoj. Sed Esperanto ne estas nacia lingvo, ĝi estas internacia lingvo kun parolantoj en ĉiuj mondopartoj.

La ĉefa celo de Esperanto estas faciligi kontakton kaj komunikadon inter homoj, kiuj ne havas komunan gepatran aŭ landan lingvon. Laŭ niaj spertoj Esperanto estas aparte taŭga lingvo por internacia komunikado inter ordinaraj homoj, kiuj interesiĝas pri aliaj landoj kaj popoloj.

Libera Esperanto-Libro signifas [t]. La ideo estas, ke post tralegado de la libro vi havu bazajn sciojn de Esperanto tiel, ke vi povos legi facilajn tekstojn, partopreni en Esperanto-aranĝoj kaj komenci uzi la lingvon kun homoj el aliaj landoj, ekzemple per retpoŝta korespondado.

La unua versio de Libera Esperanto-Libro konsistas el 14 ĉapitroj:

  • Antaŭparolo - en
  • Ĉapitro 1: Kio estas Esperanto? - en
  • Ĉapitro 2: Enkonduko al la lingvo - en
  • Ĉapitro 3: Personaj rakontoj pri Esperanto - en
  • Ĉapitro 4: Ana Pana 1–10 (Baza kurso) - en
  • Ĉapitro 5: Vojaĝu kun Zam 1–10 (Baza kurso) - en
  • Ĉapitro 6: Ana Pana 11–21 (Baza kurso) - en
  • Ĉapitro 7: Vojaĝu kun Zam 11–20 (Baza kurso) - en
  • Ĉapitro 8: Superrigardo de la gramatiko - en
  • Ĉapitro 9: Oftaj vortoj kun ekzemplaj frazoj - en
  • Ĉapitro 10: Gramatikaj ekzercoj - en
  • Ĉapitro 11: Jen nia IJK - en
  • Ĉapitro 12: Kio okazas? - en
  • Ĉapitro 13: Gerda Malaperis! de Claude Piron - en
  • Ĉapitro 14: Vortlisto de Gerda Malaperis! - en

MP3-dosieroj de la libro: ana_pana.zip, lernu.net-mp3

Ĉiu ĉapitro havas inter 10 kaj 30 paĝojn kaj troviĝas en aparta PDF-dokumento, tiel ke facilas elŝuti, printi kaj kopii ilin. Kiel la titolo indikas, oni rajtas libere printi/kopii/disdoni la ĉapitrojn.

La libro celas homojn, kiuj ŝatus lerni Esperanton legante paperan dokumenton sursofe aŭ en trajno aŭ ie ajn. Paralele al tralegado de la libro, estas konsilinde fari iujn el la kursoj ĉe www.lernu.net. La materialo havebla ĉe lernu! estas multe pli ampleksa ol la enhavo de tiu ĉi libro, kaj lernu! ofertas komunumon de helpantoj kaj parolantoj, kiuj povas helpi vin en via studo de la lingvo. Plej bonan rezulton vi atingos, se vi kombinos perkomputilan lernadon (ekz. lernu.net), legadon de libro (ekz. tiu ĉi), aŭskultadon kaj paroladon (ekz. dum fizikaj Esperanto-renkontiĝoj).

Esperanto estas iasence libera lingvo – ĝi ne estas ligita al iu aparta nacio aŭ kulturo, ĝi estis libere donita al la homaro de ĝia kreinto, ĝia gramatiko estas sufiĉe libera, kaj plej grave oni sentas sin libera uzante ĝin kun homoj el aliaj mondopartoj. Nun ekzistas ankaŭ libera libro pri Esperanto. Espereble ĝi iom post iom tradukiĝos al multaj lingvoj, tiel ke iu ajn, kiu volas ekscii kaj eklerni la lingvon per PDF-libro, povos tion fari facile kaj senpage.

Se vi ŝatus komenti la enhavon aŭ havas iun demandon, vi estas tre bonvena skribi al libera@ikso.net.

Agrablan legadon kaj eklernadon de mirinda lingvo!
Hokan Lundberg, kunordigado kaj verkado (teamano de lernu.net)
Erin Piateski, verkado kaj tradukado (teamano de lernu.net)
Arono Chapman, bildoprilaborado kaj tradukado (eksa teamano de lernu.net)
Simon Davies, konsilado kaj kontrollegado
Helen Claesson, desegnado

La emblemon de Libera Esperanto-Libro faris Katjo Mencanto.

Kopirajto © 2005-2017 E@I. Ĉiuj rajtoj estas rezervataj.