|
Bonvenon al la paĝaro de E@IE@I – vere internacia organizo! Ni estas junaj homoj kiuj ŝatas okupiĝi pri buntaj projektoj rilataj al Edukado@Interreto. E@I instigas internacian kunlaboron kaj komunikadon tra la mondo. Ni okazigas klerigajn projektojn kaj aranĝojn por subteni interkulturan lernadon kaj uzadon de lingvoj kaj interretaj teknikoj. |
2009-07-10/07-17Somera Esperanto-Studado (SES) okazos inter 10.-17.de julio 2009 en urbo Modra-Harmónia, Slovakio. Dum ĝi okazos jam la dua renkontiĝo de lernu!-uzantoj, helpantoj kaj kreantoj. Nepre aliĝu ankaŭ vi! Pli da informoj ĉi tie. |
2009-05-28/06-03Dum la EEU-kongreso en Germanio, inter la tagoj 28.05.-03.06.2009 okazos pluraj prelegoj de E@I-aktivuloj. La prezentoj temos pri agado de E@I, pri lernu.net, pri Vikipedio kaj pluraj komputil-rilataj temoj. Pli pri la kongreso ĉi tie. |
Kopirajto © 2005-2009 E@I. Ĉiuj rajtoj estas rezervataj.