Jen kelkaj de niaj projektoj:
| Logotipo | Nomo | Por... | Mallonga priskribo |
|---|---|---|---|
![]() lingvo.info |
Lingva Prismo | Lingvemuloj ĝenerale. | Paĝaro pri lingva diverseco, kiu prezentas aron da lingvoj kaj alfabetoj de la mondo kaj instigas al ekscio pri lingvaj faktoj per enreta kvizo. |
![]() www.lernu.net |
lernu! | Tiuj kiuj volas lerni novan lingvon | Multlingva kursejo, kiu celas Esperanto-lernemulojn. Krom diversnivelaj kursoj, ĝi enhavas ekzemple vortarojn, superrigardon de la gramatiko, laŭtlegitajn rakontojn kun bildoj, tujmesaĝilon ktp. |
![]() interkulturo.net |
Interkulturo | Homoj scivolemaj pri aliaj kulturoj | Interkulturo estas projekto kiu helpas kulturan interŝanĝon inter grupoj dise de la mondo - por kontakti, konatiĝi kaj interŝanĝi siajn demandojn, dubojn, sciojn, interesojn. |
![]() nitobe.info |
Nitobe-centro | Agantoj por lingva demokratio | La Nitobe-centro por lingva demokratio stimulas publikan debaton pri internacia komunikado kaj egaleca lingvopolitiko, precipe en la Eŭropa Unio. |
![]() komputeko.net |
Komputeko | Tradukantoj kaj verkantoj de prikomputilaj tekstoj | Prikomputila terminokolekto estas portalo de prikomputilaj terminoj en kiel eble plej multaj lingvoj, por stimuli korektan lingvouzon kaj kontraŭi la uzadon de (ofte fuŝa formo de) usonangla termino. |
Kopirajto © 2005-2008 E@I. Ĉiuj rajtoj estas rezervataj.