Aranĝoj

Pli-malpli regule E@I okazigas plankunsidojn kaj seminariojn. Por akiri la plej aktualajn informojn vidu nian retpoŝtliston.

Prezento de la plej gravaj aranĝoj

"Novaj projektoj por Eŭropo", Kaunas, Litovio, 2007

Planado de novaj projektoj rilate jaron 2008: la internacia jaro de lingvoj de UN kaj Eŭropa jaro de interkultura dialogo.


"Lingvoj en interreto", Brno, Ĉeĥio, 2006

La trejnseminarion okazintan kunlabore de E@I kaj ĈEJ (Ĉeĥa Esperanto-Junularo) kaj subvenciitan de la fondaĵo Junularo partoprenis 23 junuloj el 9 landoj. La temo estis "lingva diverseco kaj ties specifaj trajtoj en la reta medio". Oni lernis pri optimumigado de retpaĝaroj por serĉiloj kaj la programo Junularo, la programo kulminis per vizito al komputil-lingvistika laboratorio ĉe la Masaryk-Universitato. Al distraj programeroj apartenis internacia vespero kaj ekskurso al grotoj de Moravia karsto. La rezultojn oni tuj poste prezentis ĉe scienca konferenco KAEST (Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) en Dobřichovice kun ĉeftemo "Lingvo kaj interreto".


"Ni sciigu aliajn pri ni", Partizánske, Slovakio, 2005

La trejnseminario okazinta kunlabore de E@I kaj SKEJ, subvenciita de la programo Junularo. Partoprenis 18 gejunuloj el 7 landoj. La temo estis "Lerni prezenti sian organizon en la amaskomunikiloj, al publiko". Oni lernis pri grafikaĵoj, preparado de afiŝoj, flugfolioj, pri verkado de artikoloj, kreado de paĝaroj. La programo daŭrigis per vizito al reklam-agentejo. Al distraj programeroj apartenis internacia vespero kaj ekskurso al Bojnice-kastelo.


"Rete Interkulturumi", Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino, 2004

Seminario pri interkultura lernado kaj lingvolernado. Ĉ 40 partoprenantoj de 4 kontinentoj.


"Rete Lerni", Bostono, Usono, 2003

Laborseminario pri ttt-paĝaroj por lernado per la reto. La seminarion gastigis la universitato MIT.


"Rete Informadi", Lesjöfors, Svedio, 2002

Kombinita teori- kaj laborseminario pri informado reta kaj eksterreta. Inter la rezultoj de la seminario estis du filmoj, reklamafiŝoj, T-ĉemizoj, informiletoj kaj la unua versio de Reta Informad-centro.


"Rete Lingvumi", Ĉaĉak, Jugoslavio, 2002

Dulingva E@I-seminario dum kiu okazis lingvokursoj, lecionoj pri kreado de retpaĝoj, planado de lingvoinstruaj retprojektoj ktp.


"Rete Kunlabori", Upsalo, Svedio, 2001

Seminario pri uzo de retteknikoj por internacia junulara kunlaboro. Pluraj tiutempe novaj teknikoj estis prezentitaj kaj testitaj, kaj la rezultoj disponigitaj ankaŭ al tiuj kiuj ne ĉeestis la seminarion en formo de wiki-paĝoj.


Enkonduka seminario, Stokholmo, Svedio, 2000

Seminario organizita por ekigi la laborgrupon E@I. Oni difinis la celojn de la organizo, cerbosturmis pri projektideoj kaj interŝanĝis spertojn kaj imagojn.

Kopirajto © 2005-2008 E@I. Ĉiuj rajtoj estas rezervitaj.