Broŝureto

Ĉu vi sentas ke estos tro traduki ĉiujn 7 partojn? Se jes, traduku "nur" la partojn 1, 6 kaj 7, poste vi havos belan kaj utilan broŝureton vialingvan!



Malkovru Esperanton

fascina lingvo



1. Bazaj informoj pri Esperanto

Esperanto estas lingvo, kiel aliaj homaj lingvoj. Oni povas esprimi sentojn kaj pensojn en Esperanto, same kiel oni faras en aliaj lingvoj. Eblas kanti en Esperanto, krei poezion, kvereli, ami, klaĉi, ŝerci, science diskuti, konsoli, ludi ktp ktp.

Ankaŭ eblas skribi en Esperanto, jen iuj ekzemploj:

Esperanto estas lingvo. (= nacilingva traduko – n.t.)

Ni havas revon. (= n.t.)

La suno brilas. (= n.t.)

Ĉu vi vidas min? (= n.t.)

Jes, mi vidas vin. (= n.t.)

Mi amas vin! (= n.t.)

La naciaj aŭ etnaj lingvoj apartenas al apartaj homgrupoj. Ekzemple la hungara apartenas al la hungaroj, la portugala al la brazilanoj kaj portugaloj, la japana al la japanoj ktp.

Tiel ne estas pri Esperanto, ĝi ne apartenas al iu aparta nacio aŭ popolo, ĝi apartenas al ĉiuj, kiuj lernis ĝin, sendepende de nacieco, loĝloko ks. Esperanto ne estas nacia lingvo, sed internacia lingvo kun parolantoj en ĉiuj mondopartoj.

La ĉefa celo de Esperanto estas faciligi kontakton kaj komunikadon inter homoj, kiuj ne havas komunan gepatran aŭ landan lingvon. Laŭ niaj spertoj Esperanto estas aparte taŭga lingvo por internacia komunikado inter "ordinaraj homoj", kiuj interesiĝas pri aliaj landoj kaj popoloj.

"Por mi Esperanto estas bonega lingvo por teni kontakton kun amikoj el multaj landoj kaj por labori en internaciaj projektoj."

Peter BALÁŽ, kunordiganto de E@I

Unu homo, L.L. Zamenhof, ellaboris la bazon de Esperanto. Tion li faris, kreeme kaj zorge, uzante naciajn lingvojn kiel fonton kaj inspiron, dum ĉ 10 jaroj. Nur kiam li sentis ke la lingvo ekhavis sian "propran spiriton", li volis prezenti ĝin al la ĝenerala publiko. Tio okazis en la jaro 1887 per eldono de libreto kun la nomo Lingvo Internacia (n.t.).

[foto de LLZ]
L.L. Zamenhof (1859-1917), iniciatinto de Esperanto

En la libreto Zamenhof uzis la pseŭdonimon Doktoro Esperanto (n.t.), sed poste la vorto Esperanto fariĝis la nomo de la lingvo mem. En la sekvaj jaroj la libreto disvastiĝis al lingvemuloj kaj idealistoj en pluraj landoj, kiuj lernis la lingvon kaj ekuzis ĝin en internacia komunikado. Tiumaniere Esperanto iom post iom evoluis de unuhoma lingvoprojekto al vivanta internacia lingvo. Hodiaŭ Esperanto estas uzata kaj ŝatata de centmiloj aŭ eĉ milionoj da homoj en la mondo.

Povas soni sufiĉe nekredeble, ke unuhoma lingvoprojekto sukcesis evolui al vivanta internacia lingvo, uzata kaj ŝatata de multaj homoj, ĉu ne? Tiu ĉi broŝuro mallonge klarigas kiel kaj kial tio povis okazi. La broŝuro ankaŭ montras kiel Esperanto estas uzata hodiaŭ ĉirkaŭ la mondo. Plulegu kaj vi baldaŭ scios pli pri Lingvo Internacia (la origina nomo de Esperanto).

1.1. Uzkampoj de Esperanto

Ĉiutage homoj uzas Esperanton diversmaniere, ekzemple dum vojaĝoj, en konferencoj, en interreto, en sia laboro aŭ en la familia vivo.

"Mi uzas la serban kun miaj infanoj, la anglan en miaj studoj, la svedan en la socio kaj Esperanton en mia laboro kaj kun mia edzo. Ĉiuj lingvoj havas siajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn. El la kvar lingvoj, kiujn mi uzas ĉiutage, Esperanto estas tiu lingvo en kiu mi sentas min plej komforta."

Sonja Petrović Lundberg, kunordiganto de www.lernu.net

Kutime oni uzas Esperanton kun homoj, kiuj ne havas saman gepatran lingvon kiel oni mem. En tiaj kontaktoj Esperanto funkcias kiel "pontolingvo" inter homoj kun malsamaj lingvofonoj. Ĝuste tio estas la forta flanko de Esperanto, ke ĝi bone funkcias kiel "ponto" aŭ kvazaŭ "gluo" inter homoj en internaciaj kontaktoj.

Unu maniero uzi Esperanton estas vojaĝi al internacia Esperanto-aranĝo, kie renkontiĝas homoj el pluraj landoj. Partopreni aranĝojn kun homoj el diversaj landoj kaj kun ili diskuti, interŝanĝi ideojn, kanti, danci, ekskursi ktp estas tre ŝatata afero de multaj Esperanto-parolantoj. (Ekzemploj de tiaj aranĝoj venos poste.)

Alia maniero uzi Esperanton estas vojaĝi en fremda lando kaj gasti ĉe Esperanto-parolantoj senpage. Kiam oni loĝas en hejmoj de ordinaraj homoj en fremda lando, oni kutime ricevas pli bonan bildon de la kondiĉoj kaj kutimoj en tiu lando ol oni ricevus loĝante en hotelo. Ekzistas reto de gastemaj Esperanto-parolantoj kun la nomo Pasporta Servo. En ĝi ekzistas ĉ 1 200 adresoj en pli ol 90 landoj.

[PS-grafikaĵo]

"Eble la plej utila afero pri Pasporta Servo estas, ke per ĝi oni ne devas multe plani, sed povas spontane iri, kien oni volas, laŭ siaj emoj."

Amanda Higley, Usono, kiu vojaĝis tra Eŭropo dum 16 monatoj, kaj pagis por nur tri tranoktoj

Tria maniero uzi Esperanton estas korespondi kun Esperantistoj per leteroj aŭ per interreto, por tiel ekhavi kontakton kun homoj el aliaj landoj rapide kaj facile.

"Interreto forigas la fizikan distancon kaj Esperanto forigas la ‘lingvan distancon’. Do, interreto kaj Esperanto estas bonega paro por internacia komunikado!"

Henning Sato von Rosen, unu el la fondintoj de E@I

Aliaj manieroj estas aktivi en la Esperanto-movado, por pli bona/paca mondo, legi novaĵojn pri okazaĵoj en diversaj landoj verkitajn rekte de homoj, kiuj loĝas en tiuj landoj, aŭ ĝui librojn origine verkitajn en malgrandaj lingvoj, kiuj ne estas tradukitaj al onia gepatra lingvo, sed jes al Esperanto.

1.2. Internaciaj Esperanto-aranĝoj

Jen kelkaj ekzemploj de popularaj internaciaj Esperanto-aranĝoj en la mondo:

Himalaja renkontiĝo

La Himalaja Renkontiĝo havas fortan turisman karakteron. Ĝi konatigas la partoprenantojn kun la vivo kaj vidindaĵoj de Nepalo sub la gvido de lokaj esperantistoj. Kutime oni faras iom pli longan ekskurson ekster Katmando, la ĉefurbo de Nepalo, dum kiu la nepalaj kaj eksterlandaj esperantistoj havas eblecon kunvivi, konatiĝi unuj kun la aliaj kaj praktiki la lingvon en ekzotika medio.

Internacia Junulara Kongreso – IJK

Bonega aranĝo por ĉiuj junaj Esperanto-interesiĝantoj. Dank' al la neformala kaj vigla etoso estas facile trovi novajn amikojn el diversaj landoj kaj ekkoni la internacian junularan Esperanto-movadon. Partoprenantoj venas ofte el ĉirkaŭ tridek landoj kaj nombras kelkcentojn. Ĉiujare la kongreso okazas en nova lando/loko.

Junulara E-Semajno

Amuza kaj festeca semajno ĉirkaŭ novjaro ie en Eŭropo. Enhavas seriozajn programerojn dumtage, sed homoj
estas tie ĉefe por amikumi, danci kaj noktumi.

Nordamerika Somera Kursaro – NASK

NASK okazas dum tri someraj semajnoj ĉe universitato en Usono kaj konsistas el intensa lernado de Esperanto en diversaj lingvoniveloj. NASK havas internacian instruistaron kaj studentaron.

Komuna Seminario – KS

Kunlabora seminario, kiu laŭvice okazas en Ĉinio, Japanio kaj Koreio, por junuloj el ĉefe tiuj landoj. Ĝi okazas ĉiujare kaj funkcias kiel kunligilo de junaj Esperanto-parolantoj en Azio.

Kultura Esperanto-Festivalo – KEF

Kelktaga festivalo kun bunta Esperanto-kultura programo, kun diversaĝa partoprenantaro. La muzikistoj kaj artistoj venas ĉefe, sed ne nur, el Eŭropo. Posttagmeze kaj vespere estas kutime teatro, prelegoj, diskutoj kaj koncertoj de Esperanto-bandoj. Nokte dancado, trinkejo kaj "gufujo" (trankvila loko por trinki teon kaj babili). La festivalo okazas kutime en norda Eŭropo.

Tut-Amerika Kongreso de Esperanto - TAKE

TAKE celas plifortigi solidarecon inter la esperantistoj el Norda, Centra kaj Suda Amerikoj, progresigi la Esperanto-movadon kaj studi ĝiajn problemojn. Krom la laboraj partoj, la kongreso enhavas ankaŭ multajn klerigajn kaj distrajn programerojn por eduki la partoprenantojn kaj diskonigi la kongresan landon inter la esperantistaro.

Universala Kongreso – UK

La plej granda ĉiujara Esperanto-aranĝo. Universala Kongreso estas kongreso kun diversspecaj programeroj, ĉefe prelegoj kaj kunsidoj, sed ankaŭ koncertoj, teatraĵoj, ekskursoj, dancado ks. Kutime partoprenas inter 2 000 kaj 4 000 homoj el ĉ 50 landoj. Ĉiujare la kongreso okazas en nova lando/loko.

1.3. Kiel Esperanto iĝis vivanta lingvo?

Povas soni sufiĉe nekredeble, ke unuhoma lingvoprojekto povas evolui al vivanta internacia lingvo. Tamen, tiel okazis pri Esperanto, kiu nun evoluas simile kiel aliaj lingvoj evoluas. (Ni scias, ĉar ni uzas la lingvon ĉiutage.)

Jen la ĉefaj faktoroj kiuj kaŭzis ke Esperanto iĝis vivanta lingvo:

Zamenhof estis tre talenta pri lingvobazkreado

Jam kiel infano Zamenhof komencis cerbumi pri internacia lingvo kaj kiel junulo li decidis ekrealigi siajn ideojn. Kiam li estis 17-jara, li montris al siaj lernejaj amikoj la unuan rezulton. Poste li dum ĉirkaŭ dek jaroj ŝanĝadis kaj plibonigadis sian lingvobazon kaj en la jaro 1887 li prezentis ĝin sub la nomo Lingvo Internacia.

Esperanto rapide ekhavis uzantojn en pluraj landoj

Nur kelkajn jarojn post la lanĉo, Esperanto havis parolkomunumon en pluraj landoj, kiu uzis, prizorgis kaj ŝatis la lingvon. Multaj el ili interŝanĝis leterojn kaj renkontiĝis kun Esperanto-parolantoj de aliaj landoj. Dank’ al tio Esperanto jam de la komenco estis uzata por internacia komunikado en diversaj situacioj.

Zamenhof lasis al la uzantoj decidi la evoluon de Esperanto

Dum la unua granda kongreso de Esperanto-parolantoj, en 1905, Zamenhof deklaris, ke ekde tiam li ne plu gvidos la evoluon de la lingvo, sed ke ĉiu uzanto povas influi la evoluon de Esperanto. Tio montriĝis kiel tre grava decido, ĉar en tiu maniero multaj sentis sin parto de la evoluprocezo de la lingvo kaj sekve pli engaĝitaj.

Esperanto havas stabilan kernon, kiu preventas subitajn reformojn

Por eviti disputojn pri lingvaj reformoj, Zamenhof proponis, ke ekzistu neŝanĝebla kerno de la lingvo, prezentita en la dokumento La Fundamento de Esperanto (n.t.). La propono estis akceptita en 1905 ,kaj ankoraŭ hodiaŭ la Fundamento havas stabiligan influon al la evoluo de la lingvo.

Esperanto estas kaj natura lingvo kaj konstruita lingvo

La fonto de Esperanto estas vortradikoj kaj gramatikaj principoj de la naciaj/etnaj lingvoj. Do, kiam oni parolas en Esperanto, oni sentas ĝin natura lingvo. Samtempe Esperanto estas relative facile lernebla pro sia regula gramatiko kaj saĝa vortfarada sistemo, kiuj estas la rezultoj de la tre zorge konstruita lingvobazo.

La interna ideo - Komuna, sed libervola idea bazo

Al Esperanto estas ligita ideologio pri paco kaj frateco inter ĉiuj popoloj kiun oni kutime nomas la interna ideo (n.t.). Tiu "interna ideo" donas grandan inspiron al homoj kiuj revas pri pli paca kaj bona mondo iam en la estonteco. I.a. dank' al ĝi multaj homoj volonte investas energion kaj tempon en la Esperanto-movadon.

Esperanto ne estas nur eŭropeca lingvo

La vortoj en Esperanto venas ĉefe el eŭropaj lingvoj, sed la gramatiko kaj la maniero kunmeti vortojn havas plurajn similecojn kun la ĉina, la turka kaj aliaj nehindeŭropaj lingvoj. La sintakso kaj la kutima stilo de Esperanto estas grandparte slavecaj. Sendepende de gepatra lingvo, Esperanton eblas lerni dum kelkaj monatoj ĝis kelkaj jaroj kaj poste senti ĝin sia lingvo.

Pruvo pri tio, ke Esperanto sukcesis evolui al viva internacia lingvo estas, ke hodiaŭ ĝi havas stabilan parolkomunumon en ĉiuj mondopartoj. Plej multaj lernas la lingvon kiel junuloj aŭ plenkreskuloj, sed ankaŭ ekzistas homoj, kiuj parolas Esperanton denaske kiel unu el siaj familiaj lingvoj.

"Mi daŭre opinias, ke Esperanto estas la plej valora heredaĵo, kiun miaj karaj gepatroj lasis al mi."

Carlo Minnaja el Italio, kiu parolis Esperanton hejme kun siaj gepatroj kaj frato

1.4. Internaciaj Esperanto-organizoj

Por faciligi al uzantoj de Esperanto organiziĝi kaj agadi internacinivele, ekzistas pluraj internaciaj Esperanto-organizoj. Ĉi tie sekvas mallongaj prezentoj de kelkaj el ili.

Edukado@Interreto – E@I

E@I estas internacia laborgrupo, kiu instigas kunlaboron kaj komunikadon tra la mondo. La laborgrupo okazigas klerigajn projektojn kaj aranĝojn por subteni interkulturan lernadon kaj uzadon de lingvoj kaj interretaj teknikoj. Ekzemplo de sukcesa E@I-projektoj estas www.lernu.net (multlingva paĝaro por eklerni Esperanton).

Hejmpaĝo (multlingva): www.ikso.net

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj – ILEI

ILEI estas la ĉefa kolektiĝejo por instruistoj kaj edukistoj de Esperanto. ILEI havas sekciojn en pli ol 30 landoj kaj membrojn en pli ol 45. La organizo laboras i.a. pri instruado de Esperanto en lernejoj kaj universitatoj, ĝi ankaŭ okazigas ekzamenojn, kiuj testas lingvajn kaj kulturajn sciojn de Esperanto.

Hejmpaĝo (en Esperanto): www.ilei.info

Esperantic Studies Foundation – ESF

ESF subtenas esploradon kaj instruadon de Esperanto kaj de rilataj temoj kadre de interlingva komunikado, aparte en rilato kun alta edukado en Norda Ameriko. La ĉefa demando de ESF, esplorata en diversaj manieroj, estas: "Ĉu mondo eblas en kiu multaj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, kunekzistas en relativa egaleco, kaj komunikado globalskale estas alirebla al kaj riĉaj kaj malriĉaj?"

Hejmpaĝo (en la angla): www.esperantic.org

Universala Esperanto-Asocio – UEA

UEA estis fondita en 1908 kiel organizaĵo de individuaj esperantistoj. Nuntempe UEA estas la plej granda internacia organizaĵo por la parolantoj de Esperanto kaj havas membrojn en 117 landoj. UEA laboras, ne nur por disvastigi Esperanton, sed ankaŭ por veki diskuton pri la mondaj lingvoproblemoj kaj atentigi pri la neceso de egaleco inter lingvoj.

Hejmpaĝo (multlingva): www.uea.org

Sennacieca Asocio Tutmonda - SAT

La ĉefa celo de SAT estas peresperanta klerigado, precipe de la laborista klaso. SAT rigardas Esperanton kiel ilon, ne celon. La organizo havas tendencon ĝenerale socialisman, sed inkluzivas ĉiujn socialismajn frakciojn, kondiĉe, ke ili akceptas la principon de libera kaj malferma debato. La vorto "sennacieca" indikas ke la organizo, malsame al la plej granda parto de la internacia laborista movado, havas nur individuajn membrojn.

Hejmpaĝo (multlingva): www.satesperanto.org

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo – TEJO

TEJO estas internacia, neregistara junulara organizo fondita en 1938, kiu laboras por antaŭenigi pacon kaj interkulturan komprenon inter junuloj ĉirkaŭ la mondo per Esperanto. Ĝi aktive laboras pri la nuntempaj problemoj kaj temoj de junuloj, aparte rilate al lingvaj kaj kulturaj aferoj. El sia centra oficejo en Nederlando, ĝi kunordigas la laboron de pli ol 40 landaj sekcioj kaj membroj en pli ol 80 landoj.

Hejmpaĝo (multlingva): www.tejo.org

Eŭropa Esperanto-Unio - EEU

EEU luktas por lingvaj samrajteco kaj diverseco en Eŭropo. Ĝi opinias samrajtecon nepre enda por vera demokratio, kaj lingvan diversecon ĝi opinias same grava kiel besta kaj planta diverseco por la ekologio. Krome EEU favoras la evoluon de eŭropa identeco harmonie kun naciaj kaj regionaj identecoj.

Hejmpaĝo (en Esperanto): www.europo.eu

Biciklista Esperanto Movado Internacia - BEMI

Jen io por tiuj, kiuj ŝatas bicikli kaj paroli Esperante samtempe! BEMI regule okazigas diversajn biciklajn karavanojn, ofte ligite al iu junulara aranĝo.

Hejmpaĝo (multlingva): www.bemi.free.fr/

Eurokka

La agadkampo de Eurokka estas tutmonda celante disvolvi kaj disvastigi en la Esperanto-movado, sed ankaŭ ekster ĝi Esperanto-muzikan kulturon, la muzikbandojn kaj artistojn, kiuj kantas Esperante.

Hejmpaĝo (en Esperanto): http://artista.ikso.net/eurokka/

1.5. Taŭga por internacia komunikado

Eble vi iam dum la legado ĝis nun pensis simile al ĉi tio:

"Esperanto, internacia lingvo... Sed, ni jam havas internacian lingvon. La angla estas la internacia lingvo de la mondo kaj preskaŭ ĉiuj parolas ĝin."

Tute prave, la angla estas la plej multe uzata lingvo en internaciaj cirkonstancoj. Ĉirkaŭ 7% de la homaro parolas la anglan denaske kaj laŭ diversaj taksoj ankoraŭ ĉ 7% atingis altan nivelon de la angla lernante ĝin kiel junulo aŭ plenkreskulo. Sed tiuj, kiuj atingas altan nivelon de la angla, ĝenerale estas homoj, kies gepatra lingvo iom similas al la angla, ekzemple germanoj, nederlandanoj kaj svedoj. Por multaj aliaj, ekzemple hungaroj, ĉinoj, japanoj, turkoj kaj koreoj, kies gepatra lingvo multe malsimilas de la angla, estas ofte tre malfacile kaj ege temporabe atingi altan nivelon de la angla.

Ankaŭ multaj aliaj lingvoj estas uzataj por translingva komunikado en geografie limigitaj regionoj. Por internacia komunikado ekzistas multaj variantoj kaj ebloj. Ni opinias ke plurlingvismo estas io tre subteninda kaj la Esperanto-movado ankaŭ laboras por subteni la uzon de malgrandaj kaj minoritataj lingvoj en diversaj kontekstoj. Indas tamen memori, ke ne ĉiuj facile lernas fremdajn lingvojn, kaj ke ne ĉiuj emas uzi sian tempon por lerni plurajn lingvojn. I.a. por homoj kiuj ŝatus povi paroli fremdan lingvon, sed ne sukcesis tion atingi en la lernejo, Esperanto povas esti interesa alternativo.

Laŭ niaj spertoj Esperanto estas tre taŭga por internacia komunikado, i.a. pro la sekvaj kialoj:

1) Pli facila

Por ĉiuj, kiuj lernis kaj Esperanton kaj nacian/etnan lingvon, kiel fremdajn lingvojn, estas klare, ke Esperanto estas pli facile lernebla ol la naciaj/etnaj lingvoj. Esperanto estas relative facila, ĉar la lingvo havas malmultajn regulojn, kaj ili ne havas esceptojn. Krome necesas lerni malpli da vortoj ol en aliaj lingvoj, ĉar facilas kunmeti vortojn el radikoj kaj prefiksoj (antaŭsilaboj) kaj sufiksoj (postsilaboj). Ne eblas ekzakte diri, kiom pli facile lernebla estas Esperanto, ĉar tio dependas interalie de la komparata lingvo kaj de la nivelo. Ĝenerale oni lernas Esperanton en kvinono ĝis triono de la tempo, kiun oni bezonas por sama nivelo en aliaj lingvoj.

2) Pli neŭtrala

Ĉar Esperanto ne apartenas al iu aparta nacio aŭ popolo, ĝi estas pli neŭtrala ol la naciaj/etnaj lingvoj por internacia komunikado. Esperanto ne estas ligita al iu aparta nacia aŭ etna kulturo, kio estas granda avantaĝo por lingvo, kiu funkcias kiel ponto inter la diversaj popoloj de la mondo. (Esperanto tamen ne estas senkultura lingvo, sed havas sian propran internacian kulturon.)

3) Pli justa

Ĉiuj, kiuj lernas Esperanton, havas bonan ŝancon atingi altan nivelon de ĝi kaj poste, el lingva vidpunkto, similnivele komuniki kun aliaj, sendepende de lingva fono. Tio validas por ĉiuj popoloj, ne nur la okcidentaj. Ankaŭ, tiuj, kiuj parolas Esperanton, havis similan eblon atingi en ĝi altan nivelon (denaskuloj ĝenerale ne parolas pli bonan Esperanton ol aliaj, kiuj serioze lernis ĝin). Pro tio Esperanto estas pli justa kiel internacia lingvo ol la naciaj lingvoj, kiujn kelkaj sen granda fortostreĉo regas pli bone ol la aliaj, kiuj devis multege peni por atingi altan nivelon de ili.

"Laŭ mia opinio, ĉinaj homoj lernas Esperanton multe pli facile ol eŭropajn lingvojn. Eĉ la ĉinoj kiuj jam lernis Esperanton ĝuas grandan avantaĝon kompare al aliaj homoj, kiam ili studas eŭropajn lingvojn."

XIAO Peiliang, Ĉinio

Por ĉiuj kiuj sentas ke facileco, neŭtraleco kaj justeco estas gravaj trajtoj de internacia lingvo, Esperanto povas esti tre interesa.

La angla estas la plej uzata lingvo por internacia komunikado hodiaŭ. Sed, kiu scias, povas esti, ke iam en la estonteco pli kaj pli da homoj malkovros, kiom taŭga Esperanto estas por internacia komunikado, kaj ke la angla kaj Esperanto paralele funkcios kiel grandaj internaciaj lingvoj. Tio multon signifus por ĉiuj milionoj da homoj, kiuj tre malfacile atingas altan nivelon de la angla.

"Mi estas irana studento, kiu studas en Parizo cele al scienca doktoriĝo. Dum miaj studoj mi ĉiam uzis la anglan, kaj poste, kiam mi venis Francion, mi eklernis la francan. Mi lernis ankaŭ Esperanton, kaj mi devas konfesi, ke ĝi estas la sola lingvo, krom mia gepatra, en kiu mi sentas min bone, mi sentas min komforte (hejme) en neniu alia fremda lingvo. Miaopinie Esperanto bone taŭgas por ĉiuj homoj, i.a. la azianoj."

Behrouz Soroushian, Irano

1.6. Kulturo en Esperanto

Ekzistas kantoj, filmoj, poezio, romanoj, noveloj, revuoj, teatro, kabaredoj, kanzonoj, roko, popo, repo ktp en Esperanto. Do, ekzistas kulturo en Esperanto. (La vorto "kulturo" povas signifi multe pli ol la supre menciitajn aferojn, sed ĉi tie ni limigas nin al tio.)

Jam en la unua libreto de Esperanto troviĝis poemoj. Ekde la komenco, homoj rimarkis kiel riĉe kaj bele eblas sin esprimi en Esperanto. Estas ja lingvo, en kiu oni sentas sin libera, i.a. pro la relative libera vortordo kaj la eblo kunmeti novajn vortojn per prefiksoj kaj sufiksoj.

"Mi malkovris kiel mirinda estas la lingvo por verki kantotekstojn, kaj mi volis daŭrigi pro la plezuro verki en la lingvo."

Martin Wiese, kantisto de la Esperanto-bandoj Persone kaj Martin & la talpoj

Ĉiujare aperas multaj novaj libroj verkitaj en Esperanto.

[libro-fotoj]

Ĉiujare aperas ankaŭ novaj kantoj en Esperanto kaj eldoniĝas KD-oj de diversstilaj artistoj. En la reto troviĝas Esperanto-radioj kaj podkastoj. De tempo al tempo okazas kulturaj festivaloj, dum kiuj eblas ĝui diversajn flankojn de la kulturo en Esperanto.

[kd/muzik-fotoj]

Se vi ŝatus aŭskulti kantojn en Esperanto, vi povas iri al www.vinilkosmo.com/.

"Kanti en Esperanto estas kiel kanti en la portugala kaj pli amuze ol kanti en la angla."

Rogener Pavinski, el Brazilio, kantisto de la rokbando Supernova

Esperanto ankaŭ funkcias kiel ponto inter naciaj/etnaj kulturoj. Ekzemplo de tio estas la miloj da libroj tradukitaj en Esperanton el naciaj/etnaj lingvoj. Inter ili estas kaj grandaj klasikaj verkoj kaj nekonataj "literaturaj perloj" origine verkitaj en malgrandaj lingvoj.

[libro-fotoj]

Abundas revuoj en Esperanto kun diversaj temoj kaj celgrupoj. Du el ili estas Monato kaj Beletra Almanako:

[monato-foto]

Monato (n.t.) estas monata revuo pri grandaj kaj malgrandaj okazaĵoj en la mondo. Ĝia specifaĵo estas ke, anstataŭ alilandaj korespondantoj, kiuj malofte vere profunde povas ekkoni kaj kompreni la lokan socion, la artikolojn verkas rekte homoj, kiuj vivas en la landoj kaj spertas la okazaĵojn, kiujn ili priskribas.

[BA-foto]

Beletra Almanako (n.t.) estas literatura revuo kun rubrikoj pri poezio, prozo fikcia aŭ nefikcia, eseoj, recenzoj, teatro ktp, originale kaj traduke.

Ekzistas ankaŭ iom da filmoj kaj teatraĵoj en Esperanto, ekzemple pluraj el la grandaj verkoj de Shakespeare. Alia ekzemplo estas la verkisto Harold Brown kiu kreis teatraĵojn en Esperanto, el kiuj kelkaj estis tradukitaj al naciaj lingvoj - http://harold-brown-author-verkisto.webs.com/.

[teatro/filmo-fotoj]

1.7. Gravaj atentigoj

La Esperanto-komunumo tre subtenas la ideojn de lingva diverseco, lingvaj rajtoj ktp. Ĉiuj lingvoj ja estas valoraj kaj gravas, ke la grandaj lingvoj ne forpuŝu la lokajn kaj minoritatajn lingvojn. Ĉe www.lingvaj-rajtoj.org eblas legi pli pri tio en pluraj lingvoj.

Lernado de Esperanto bone preparas, ne nur infanojn, sed ankaŭ plenkreskulojn, al pli facila kaj rapida lernado de aliaj lingvoj. Krome, tiuj, kiuj lernas Esperanton ofte ekhavas emon lerni ankaŭ aliajn lingvojn.

Esperanto ne estas perfekta. Ĝi estas nek perfekte neŭtrala, nek perfekte justa. Tamen, ĝi estas, laŭ niaj spertoj, pli neŭtrala kaj pli justa ol la naciaj lingvoj en internacia komunikado.

"Esperanto ne estas nacia lingvo, ne havas saman celon aŭ funkcion, ĝia kriterio de boneco do ne estos kiagrade ĝi kapablas fari, kion faras naciaj lingvoj, sed kiagrade ĝi plenumas sian funkcion: esti peranto inter gentoj."

El la libro La Bona Lingvo (n.t.) de Claude Piron




6. Kutimaj demandoj pri Esperanto

En tiu ĉi sekcio vi trovas respondojn al kelkaj kutimaj demandoj pri Esperanto.

6.1. Kial oni nomas la lingvon Esperanto?

Komence la lingvo nomiĝis nur Lingvo Internacia - internacia lingvo. Kiam Zamenhof prezentis la lingvon, li uzis la pseŭdonimon Doktoro Esperanto (signifas: doktoro, kiu esperas). Pro tio homoj kelkfoje parolis pri "la lingvo de D-ro Esperanto" kaj iom poste diris nur "Esperanto" kaj tio iĝis la kutima nomo de la lingvo.

6.2. Kiom da homoj parolas Esperanton?

Ne estas klare kiel nombri la Esperanto-parolantojn, ĉar ne ĉiuj Esperanto-parolantoj estas membro en iu organizo. Krome dependas de la difino de "paroli Esperanton": ĉu oni nombru nur altnivelajn regulajn parolantojn, aŭ ĉu oni nombru ĉiujn kun baza scio de la lingvo, eĉ se ili tre malofte uzas Esperanton. La taksoj de Esperanto-parolantoj en la mondo do multe varias, de kelkdek miloj ĝis kelkaj milionoj. Ĉiuokaze estas sufiĉe multaj Esperanto-parolantoj mondskale por havi viglan kaj internacian komunumon.

6.3. Al kiuj lingvoj Esperanto plej similas?

Plejparto de la vortradikoj venas el la eŭropaj lingvoj, precipe la latinidaj, sed la gramatiko de Esperanto havas plurajn trajtojn, kiuj ne estas tipaj por eŭropaj lingvoj, sed faras ĝin iom simila al ekzemple la turka, svahila aŭ eĉ la ĉina.

6.4. Ĉu estas facile lerni Esperanton?

Kompare kun la naciaj lingvoj, jes. Sed, kiel ĉiam, multo dependas de la individuo mem, kaj kiom da aliaj lingvoj oni jam lernis. Lerni novan lingvon ĉiam estas defio kaj neniel "tre facile", laŭ nia sperto. Tio validas ankaŭ por Esperanto, kvankam ĝi klare estas malpli malfacila ol la naciaj/etnaj lingvoj kutime estas. Ankaŭ por homoj, kiuj neniam vere sukcesis ellerni fremdan lingvon, Esperanto estas lernebla! Sed, kompreneble necesas multe da lernado kaj ekzercado, se oni volas flue kaj korekte uzi la lingvon.

6.5. Kial lerni Esperanton?

Ekzistas diversaj kialoj, kial homoj eklernas Esperanton. Lingvemaj personoj ofte scivolas pri la gramatiko de Esperanto kaj tiel komencas studi la lingvon. Aliaj interesiĝas pri Esperanto, ĉar ili ne sukcesis lerni iun fremdan lingvon kaj do volas provi pli facilan lingvon. Iuj aŭdis pri la “interna ideo” kaj pro ĝi lernas Esperanton por en tiu maniero subteni pli pacan kaj kunligitan mondon. Junuloj ofte interesiĝas pri vojaĝoj al aliaj landoj por tie trovi novajn amikojn kaj Esperanto estas tre bona alternativo por tio.

6.6. Kiel lerni Esperanton?

Se vi havas bonan aliron al interreto, ni rekomendas al vi komenci ĉe www.lernu.net, kie troviĝas pluraj interagaj kursoj por komencantoj en multaj lingvoj. Se vi preferas kurson en libroformo, tia estas mendebla per www.???? [depende de la lingvoversio]. Se vi ŝatus eklerni Esperanton en ĉeesta lingvo-kurso, vi povas kontakti [nomo kaj retpoŝtadreso kaj/aŭ telefonnumero]. En pluraj landoj kaj urboj oni regule okazigas ordinarajn Esperanto-kursojn. Kiam vi scios iom da Esperanto, bonas ekuzi la lingvon kun aliaj, ĉu per interreto, ĉu en Esperanto-renkontiĝoj.

6.7. Ĉu Esperanto havas iujn simbolojn?

Jes, estas kelkaj. La verda stelo estas la plej malnova kaj plej vaste uzata, i.a. por la Esperanto-flago. La verda koloro estas simbolo de "espero" kaj la kvinpinta stelo simbolas la kvin kontinentojn. Alia, pli nova, estas la tiel nomara "jubilea simbolo" kiu aperis kiel rezulto de konkurso por la centjariĝo de Esperanto.

6.8. Kial kelkaj lingvistoj faris negativajn eldirojn pri Esperanto?

Tiuj, kiuj plej bone komprenas la kompleksecon de lingvo estas la lingvistoj. Eble ĝuste pro tio, tiom multaj el ili, cetere ege kompetentaj homoj, ne povas kredi, ke Esperanto povas funkcii kiel plena, vivanta lingvo, kaj do esti atentinda kaj esplorinda. Lingvo estas io tiel kompleksa kaj delikata, ke la apero de vera, riĉa, vivanta lingvo bazita sur projekto de unu junulo (Zamenhof estis 27-jara, kiam li prezentis Esperanton post pli ol dekjara laboro pri ĝi) estas afero ege neprobabla. Nature do oni skeptikas. Sed se oni kontrolas la realon, oni rimarkas, ke Esperanto mirinde bone funkcias por internacia komunikado. Estus tre bone, se pli da lingvistoj kaj esploristoj volus fari studojn kaj esploradon pri Esperanto en la estonteco.

6.9. Ĉu eblas lerni Esperanton en universitatoj kaj lernejoj?

En kelkaj landoj jes. Multaj esperantistoj argumentas, ke lernado de Esperanto en la baza lernejo helpus al la lernantoj poste pli facile lerni aliajn fremdajn lingvojn pro tio, ke la lernantoj ricevus bonan memfidon pri lingvolernado lernante la relative facilan Esperanton kaj ke ili ankaŭ ekhavus pli bonan komprenon pri gramatikaj strukturoj dank’ al la klareco de la gramatiko de Esperanto. Ekzistas pluraj indikoj pri tio, kaj estus interese se esploristoj farus studojn pri la lernofaciliga (propedeŭtika) valoro de Esperanto.

6.10. Ĉu oni povas aŭdi de kiu lando venas Esperanto-parolanto?

Ofte oni povas diveni de la akĉento de kiu lando venas persono, kiu parolas en Esperanto, sed ne ĉiam, ekzistas ankaŭ tiuj, kiuj havas "neŭtralan" elparolon.

6.11. Kiom da denaskaj Esperanto-parolantoj ekzistas?

Verŝajne ekzistas ĉirkaŭ 1000 homoj, kiuj parolas Esperanton kiel unu el siaj gepatraj lingvoj. Ofte estas tiel ke la gepatroj renkontiĝis dum iu Esperanto-aranĝo kaj estas el malsamaj landoj. Ili uzas Esperanton inter si hejme kaj kiam ili poste ricevas infanon, ili volas pluuzi Esperanton inter si. La verŝajne plej ofta modelo estas, ke unu gepatro ĉiam uzas Esperanton kun la infano, la alia gepatro, kiu estas enmigrinto, uzas sian denaskan lingvon kun la infano kaj en la socio la infano uzas la lokan/nacian lingvon. En tiu maniero la infano iĝas denaske trilingva.

6.12. Ĉu ne estus pli bone krei novan eĉ pli justan lingvon por internacia komunikado?

Kunmeti bonan lingvobazon ne estas facila afero. La lingvistoj, kiuj plej bone scias pri lingvoj, ne nepre havas talenton pri krei lingvon, ilia specialiĝo ja temas pri analizi lingvojn. Krei kaj analizi estas sufiĉe malsamaj aferoj. Pluraj homoj kunmetis lingvobazon, ankaŭ grupo da lingvistoj provis, sed la rezultoj ĝis nun ne iĝis pli sukcesaj ol Esperanto. Pensu pri Mozart kaj muzikkreado, ne ofte aperas homoj kun tia talentego! Iom simile pri Zamenhof. Li havis eksterordinaran talenton pri lingvokreado kaj sukcesis mem kunmeti lingvobazon, kiu montriĝis multe pli bona ol aliaj provoj. Krome, vivigo de nova lingvobazo postulos longan tempon da ĉiuflanka kaj tutmonda praktikado post ĝia publikiĝo. Kaj sen ideologia bazo komparebla al tiu, kiun Zamenhof havigis al Esperanto, ĝi havas malmultajn ŝancojn fariĝi vere vivanta lingvo kaj akiri por si la necesan socian bazon. Kun Esperanto la procezo jam okazis kaj la lingvo nun estas preta. Ne perfekta, sed tamen tre bona por internacia kaj egaleca komunikado.

6.13. Ĉu ne sufiĉas la angla por internacia komunikado?

La angla estas tre utila por internacia komunikado en multaj situacioj. Sed fakto restas, ke ne ĉiuj sukcesas atingi altan nivelon en tiu lingvo, eĉ post plurjara lernado. Aparte por tiuj, kies gepatra(j) lingvo(j) ne similas al la angla estas malfacile atingi altan nivelon. (Se vi iam estis en ekzemple Koreio aŭ Turkio vi scias, pri kio ni parolas.) Esperanto estas pli facile lernebla ol la etnaj lingvoj kiam temas pri lernado de fremda lingvo kiel junulo aŭ plenkreskulo. Krome, Esperanto ne estas ligita al iu aparta nacia kulturo kio estas granda avantaĝo por lingvo, kiu funkcias kiel ponto inter ĉiuj popoloj, kiuj tiel komunikas sur egala bazo.

6.14. Ĉu Esperanto ne jam havis sian ŝancon?

Estas ĝuste, ke Esperanto, en la komenco de la 20-aj jaroj, preskaŭ estis elektita de la Ligo de Nacioj (antaŭulo de UN) kiel unu el la laborlingvoj de tiu organizo kaj ke pluraj politikistoj interesiĝis pri Esperanto dum la 30-aj kaj 40-aj jaroj. Hodiaŭ tre malmultaj politikistoj interesiĝas pri Esperanto. Povas esti, ke Esperanto neniam denove havos ŝancon iĝi laborlingvo de iu granda internacia organizo. Povas ankaŭ esti, ke la situacio ŝanĝiĝos iam en la estonteco kaj ke Esperanto iĝos pli kaj pli populara inter homoj, kiuj interesiĝas pri kreado de nova mondkomunumo kun pli amikaj kaj proksimaj rilatoj inter la poploj. Pri la estonteco malfacilas certe scii. Sed eblas esperi... Ni esperantistoj bonas ĝuste pri tio! (La vorto "esperanto" signifas personon, kiu esperas.)




7. Lokaj informoj pri Esperanto

[enkonduketo?]

7.1. Organizoj kaj kluboj

[via teksto pri organizoj/kluboj en via lando]

7.2. Kursoj

[via teksto pri kursoj en via lando]

7.3. Aranĝoj

[via teksto pri aranĝoj en via lando]

7.4. Libroj pri Esperanto

[informoj pri vialingvaj Eo-libroj]

7.5. Librovendejoj

[via teksto pri kiel aĉeti Eo-librojn vialande]

7.6. Kontaktinformoj

[via teksto pri kontaktinformoj]



lernu! estas multlingva paĝaro, kiu helpas al retemuloj informiĝi kaj lerni Esperanton, senpage kaj en facila maniero.

En la paĝaro estas diversnivelaj kursoj, vortaroj en multaj lingvoj, superrigardo de la gramatiko, aŭskulteblaj rakontoj kun bildoj, tujmesaĝilo por rekta komunikado, forumoj kaj multo alia!



Esperanto estas...

Konatiĝu kun la internacia lingvo Esperanto pere de ses mallongaj kaj viglaj filmetoj!

Esperanto estas ... (n.t.)

  • ... lingvo taŭga por ĉio (Parto 1 - 01:43 min)
  • ... lingvo kun multaj trajtoj (Parto 2 - 08:01 min)
  • ... lingvo uzata plurmaniere (Parto 3 - 06:23 min)
  • ... lerninda kaj lernebla por ĉiuj (Parto 4 - 13:22 min)
  • ... lingvo kun bunta movado (Parto 5 - 04:12 min)
  • ... lingvo de la estonteco (Parto 6 - 09:31 min)



La tekstoj estis prenitaj el pli longa broŝuro pri Esperanto kiun eblas elŝuti ĉe www.ikso.net/broshuro.

Tiun ĉi broŝureton kreis E@I - www.ikso.net.



Esperanto estas internacia lingvo uzata en ĉiuj mondopartoj.



"Mi sentas min parto de tutmonda komunumo" - Erin Piateski, Usono

"Mia ĉefa intereso en Esperanto estas ĝia kultura flanko" - Rogener Pavinski, Brazilo

"Esperanto igis min mondcivitano" - Jean Codjo, Kanado / Benino

"Dank' al Esperanto mi ofte ĝuis intiman kontakton eksterlande" - Satoo Reiko, Japanio

"Lernado de Esperanto kondukis min al nova mondoparto" - Russ Williams, Polujo / Usono

"Esperanto alportas al mi internacian amikecon" - LI Jianhua, Ĉinio

"Mi estis ravita de la interna logiko de Esperanto" - Zsófia Kóródy, Germanio / Hungario

"Esperanto estas parto de mia normala vivo" - Renato Corsetti, Italujo

"Jam de 7 jaroj Esperanto estas mia ĉefa okupo" - Katalin Kovats, Nederlando / Hungario

"Esperanto multe fortigis mian intereson pri aliaj landoj kaj kulturoj" - Marcos Cramer, Germanujo

"Esperanto malfermis al mi novan rigardon" - Trinh Hong Hanh, Vietnamio

"Esperanto troviĝas ankaŭ en vilaĝoj sen elektro" - Vlaďka Chvátalová, Belgio / Ĉeĥio

"Esperanto multe faciligas internaciajn interŝanĝojn" - Kong Kil-yoon, Koreio

"Por mi Esperanto estas granda inspiro" - Hokan Lundberg, Svedio

En tiu ĉi broŝuro vi povas legi pri Esperanto kaj kiel ĝi estas uzata de homoj el diversaj landoj.

Kopirajto © 2005-2017 E@I. Ĉiuj rajtoj estas rezervataj.