|
Bonvenon al la paĝaro de E@IE@I – vere internacia organizo! Ni estas junaj homoj kiuj ŝatas okupiĝi pri buntaj projektoj rilataj al Edukado@Interreto. E@I instigas internacian kunlaboron kaj komunikadon tra la mondo. Ni okazigas klerigajn projektojn kaj aranĝojn por subteni interkulturan lernadon kaj uzadon de lingvoj kaj interretaj teknikoj. |
2009-12-03/12-07Inter la 3-a kaj 5-a de decembro 2009 okazis en Modra (Slovakio) la unua laborkunsido de la projekto Slovaka online, kies ĉefa celo estas krei plurlingvan paĝaron por lernado de la slovaka. La unuopaj projektaj partneroj (el Slovakio, Germanio, Litovio, Pollando kaj Britio) prezentis sin, pritraktis detale la projekton, difinis kaj disdividis taskojn por sekva periodo. Sekva renkontiĝo okazu inter la 18-a kaj 21-a de marto 2010 en Litovio. Tuj post la laborkunsido, inter la 6-a kaj 7-a de decembro, okazis eta konferenco de E@I. |
2009-11-01E@I ekhavis sian unuan dungiton! Katarína Nosková (nun ankaŭ prezidantino de SKEJ) laboras ekde 1.11.2009 por E@I plentempe. Ŝiaj ĉefaj taskoj estas projekto „Slovak Online", verkado de monpetoj kaj administraj taskoj, korespondado. |