|
Welcome to the website of E@IE@I – a truly international organisation! We are young people who like to work on various projects involving Education@Internet. E@I promotes international collaboration and communication throughout the world. We host educational projects and meetings to support intercultural learning and the usage of languages and internet technologies. |
2011-07-30/08-07191 homoj el 28 landoj partoprenis en Nitra (Slovakio) jam kvaran Someran Esperanto-Studadon (SES), vivan renkontiĝon de uzantoj de la retejo lernu!. Ok instruistoj gvidis dum la matenoj kursojn de esperanto sur ĉiuj niveloj; posttagmeze okazis riĉa ekskursa, kultura, kleriga kaj distra programo. Pro sukceso oni antaŭvidas venontjare SES en la sama loko, sed pripensas ankaŭ okazigon de similaj aranĝoj en aliaj kontinentoj. Vidu fotogalerion pri SES 2011. |
2011-07-22/30Dum la 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago E@I-aktivuloj prezentis al cento da homoj kadre de Kleriga lundo la agadon de la organizo kaj en aparta prelego evoluon de Vikipedio. Vendrede E@I organizis la Terminologian forumon. Dum la tuta semajno ĉeestis deĵorantoj en la budo de E@I. Jam antaŭ la UK du estraranoj samurbe partoprenis simpozion pri "Lingvoj de scienca komunikado kaj edukado" organizitan de ILEI. Rete aperis artikoloj, fotoj de la UK kaj de la simpozio. |